Konversacio inter Xi kaj Biden eligos pozitivan signon al mondo

Pluveta Publikigita: 2021-02-11 19:30:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde antaŭtagmeze la telefona konversacio estis alte atentata de la mondo. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joseph R. Biden adresis festajn mesaĝojn unu al la alia kaj faris interŝanĝojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Tio estas la unua rekta konversacio inter la du ŝtatestroj. Ambaŭ flankoj opinias, ke la konversacio eligis pozitivan signon al la mondo kaj montris la politikan volon por regi kaj plibonigi la duflankajn rilatojn.

En la konversacio, Xi retrorigardis la dulandajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la pasintaj 50 jaroj kaj emfazis, ke kunlaboro estas unu sola elekto por la du flankoj. Biden kvarfoje vizitis Ĉinion kaj bone konis la landon. Post sia enoficiĝo li kelkfoje deklaris gravecon de la kunlaboro kun Ĉinio. Estas evidente, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono irantaj sur ĝusta vojo konformas al la interesoj de la du flankoj kaj ankaŭ utilas al propraj internaj aferoj.

Grandaj landoj devas ludi sian grandan rolon. Kiel konstantaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj plej grandaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Usono devas porti specialan respondecon por akceli pacan disvolviĝon de la mondo. Tio ankaŭ estas grava kialo, ke la konversacio estas tiel atentata.

La mondo atendas la eminentan horizonton kaj kuraĝon de la du ŝtatestroj, precipe esperas, ke Usono efektivigos sian promeson kaj klopodos kune kun Ĉinio por rerompi la glacion de la dulandaj rilatoj. Tio ne nur konformas al la dulandaj interesoj, sed ankaŭ estas aspiro de la internacia komunumo.

Dividu