Nuligo de nenecesaj vojaĝoj dum ferioj reflektas nacian senton de ĉinoj sub epidemio

Publikigita: 2021-02-13 18:34:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Multaj ĉinoj loĝas kaj laboras for de siaj gepatroj, kaj kutime antaŭ la ĉina novjaro ili vojaĝas al siaj hejmlokoj por pasigi feriojn kune kun siaj familianoj kaj parencoj. Sed ĉi-jare, pro la novkronvirusa epidemio, la ĉina registaro alvokis loĝantojn nuligi nenecesajn vojaĝojn dum ferioj de la Printempa Festo kaj pasigi feriojn surloke.

Laŭ la donitaĵoj, la nombro de pasaĝeroj per trajno kaj aviadilo multe malpliiĝis. Laŭ unua enketo, ĉinoj, kiuj ĉi-jare pasigas feriojn de la Printempa Festo surloke en la 36 grandaj kaj mezgrandaj urboj, estas pli multaj je 48 milionoj ol antaŭe.

Certigo de servoj por surloka pasigo de ferioj estas tre grava. Oni povas vidi, ke la ĉina registaro alprenis serion da politikoj por fortigi la liveradon de vivprovizaĵoj, energio kaj interretaj, televidaj kaj disaŭdigaj programoj; certigi la facilecon de vojaĝo, liberecon de loĝistiko kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de homoj, kiuj pasigas feriojn surloke.

Samtempe, lokaj registaroj donis “donacopakojn” al homoj, kiuj pasigas feriojn surloke, inkluzive de monhelpo, retfluo por poŝtelefono, enirbiletoj de pitoreskejoj kaj pagkupono por korpofortigo.

Kvankam homoj nuligis nenecesajn vojaĝojn dum ferioj de la Printempa Festo, la koroj estas pli proksimaj. Tio povos transformiĝi en forton por antaŭenpuŝo de la disvolvo de Ĉinio kaj kreado de la pli bona estonteco.

Dividu