Konsumo de 821 miliardoj da juanoj dum Printempa Festo atestis viglecon de ĉina ekonomio

Ĝoja Publikigita: 2021-02-18 20:10:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiom da juanoj la 1 400 milionoj da ĉinoj elspezis por manĝado kaj aĉetado dum ferioj de la Printempa Festo? Pli ol 800 miliardoj da juanoj!

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Komerca Ministerio merkrede vespere, dum la Printempa Festo la venda sumo de ĉinaj gravaj detalistoj, restoracioj, manĝejoj kaj manĝaĵaj fabrikoj atingis preskaŭ 821 miliardojn da juanoj, pli multe je 28,7% kompare kun la lasta jaro. Pro tio oni havas kialon atendi, ke en la nova jaro konsumado daŭre donos viglan movforton al la ĉina ekonomio.

Kvankam estis influo de kronvirusa epidemio, tamen en 2020 la elspezo de ĉinoj por konsumado ankoraŭ okupis 54,3% de la malneta enlanda produkto de Ĉinio, kio estas la plej granda proporacio de la lastaj jaroj. La vigla konsumado dum ferioj de la Printempa Festo de 2021 spegulas, ke estas giganta ne nur skalo de la ĉina merkato sed ankaŭ ĝia potencialo.

La vigleco de la ĉina konsuma merkato estas bona novaĵo ankaŭ por la monda ekonomio. Kun la kreskanta postulado de ĉinoj pri bonkvalitaj produktoj, senĉese altiĝas ilia postulado pri importitaj produktaĵoj.

Dividu