“Ĉina donaco” alportas varman brilon al la mondo

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-22 19:27:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Preni vakcinon kiel tutmonde publikan varon. Tion Ĉinio diris, kion ĝi faris. Eĉ en la feria periodo de la Printempa Festo, kiam la laboro ĉesis, Ĉinio ne haltigis siajn paŝojn en la liverado de vakcinoj kaj la helpado al aliaj landoj per ili.

En sekvaj tagoj, de Zimbabvo en la suda ekstremo de Afriko ĝis Senegalo en la okcidenta Afriko; de Hungario en la centra Eŭropo ĝis Peruo en Sud-Ameriko, Ĉinio liveris vakcinojn al multaj landoj. En la nuna tempo, kiam la pandemio de KOVIM-19 ankoraŭ ombras la mondon, la ĉina vakcino fariĝas espero por multaj evoluantaj landoj, kiuj danke al ĉinaj vakcinoj patronas siajn civitanojn de la malsano. Tial ne estas mirinde, ke oni nomas la vakcinon kiel “printempofestan donacon” el Ĉinio.

Ke en la brula momento la nobla entrepreno de Ĉinio fulmrapide donis helpon, tio ricevis laŭdojn de diversaj koncernaj landoj. Kiam unu post la alia da vakcino, kiu portas la densajn amikecon kaj humanecon, atingis la cellokon, ŝtataj altranguloj de iuj koncernaj landoj donis altan riton por akcepti ilin. La zimbabva prezidento Mnangagwa diris, ke en tia okazo, kiam Ĉinio mem bezonas vakcinojn, ĝi tamen ne forgesis Zimbabvon, kiel ankaŭ evoluantajn landojn, kaj liveris al ili vakcinojn, kio eksplikas, ke Ĉinio ludas laŭdintan rolon en la tutplaneda batalo kontraŭ la pandemio. Li rimarkis, ke tiuj ĉi vakcinoj kvazaŭ estas “la brilo ĉe la fino de tunelo.”

Maje de la pasinta jaro la ĉina ŝtatprezidanto solene promesis, ke kiam Ĉinio plenumos la elesploron de vakcino de KOVIM-19 kaj komencos ĝin uzi, ĝi fariĝos tutmonde publika varo, ĉar Ĉinio tion kontribuas por ke la evoluantaj landoj povu esti alirablaj al kaj pageblaj por vakcinoj. Ĉinio plenumas sian promeson per agoj.

Ĝis nun Ĉinio liveris vakcinojn al tiuj evolulandoj, kiuj petis ilin de Ĉinio, kaj eksportis kaj eksportas vakcinojn al 22 landoj. Petite de la Monda Organizo pri Sano, Ĉinio decidis liveri unuajn 10 milionojn da dozoj al la “plenumplano de vakcinoj kontraŭ la viruso” por kontentigi la brulan bezonon de evoluantaj landoj.

La fakto ripete pruvas, ke solidareco kaj kunlaboro estas la plej forta armilo por la batalo de la internacia komunumo kontraŭ la pandemio. Kiel granda lando kun respondeco, Ĉinio, same kiel antaŭe, faros sian eblon, por ke vakcino estu publika varo alirebla kaj pagebla por ĉiuj popoloj, kaj por ke tiu ĉi donaco de Ĉinio estu varma brilo forpelanta la ombron de la pandemio.

Dividu