Kial ripete okazas artefaritaj katastrofoj en superpotenco

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-23 21:09:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

500 000 homoj - tio estas la totala nombro de la loĝantoj en la ŝtato Teksaso de Usono, pli multe ol la sumo de la mortintoj en la unua kaj dua mondmilitoj kaj en la vjetnama milito. La nombro estas de la mortintoj pro KOVIM-19 ĝis la 22a de februaro en Usono. La usona pinta virusologo Anthony S. Fauci nomis ĝin “terura historia mejloŝtono”.

76 homoj - tio estas la nombro de mortintoj en la ĉi-vintra neĝoŝtormo. En Teksaso, pro grandarea paneo de elektro, tiuj, kiuj postvivis la pandemion, tamen estis trovitaj froste mortigitaj en dormoĉambroj, aŭtomobiloj, kortoj, kaj inter tiuj mortintoj kuŝis eĉ infanoj. La usona ĵurnalo New York Times komentis: “Estis glacia kaj akra ponardo, kiu estis pikita al la plej granda, plej fiera produktejo de petrokemiaj brulaĵo en Usono, kaj kelkaj milionoj da homoj estis retenaj en la loko sen lumo, sen varmo.

Tiuj du teruraj ciferoj reflektas la tragikan spektablon de usonaj civitanoj, kiuj baraktis inter la pandemio kaj la neĝa katastrofo. La ekstera mondo ne povas sin deteni de la demando: Kial ripete okazas artefaritaj katastrofoj en la sola superpotenco en la mondo?

Ne malfacilas trovi la respondon. La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke “politike privataj interesoj estas superaj al ĉio”.

Kaj se oni rigardas pli profunden, oni trovas, ke la aganto, kiu estigis tiujn homajn tragediojn senĉese ripetitajn en Usono, estas la malavantaĝoj de la usona politika sistemo jam ekstremiĝinta.

Se la usona elito ne prenas sur sian koron la vivon, sekurecon kaj interesojn de la popolo, kaj lasas la politikan ekstremiĝon arbitre evoluanta, tiam kiom da imponaj vortoj fariĝos vaporoj, kaj fine ili mem estos forĵetitaj de la popolo.

Dividu