Ĉina magia kodo por elimini malriĉecon

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-25 20:48:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio prenis radikalan venkon en la batalo kontraŭ malriĉeco! La 25an de februaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping solene deklaris en Pekino: Ĉinio plenumis la malfacilegan taskon elradikigi absolutan paŭperismon kaj kreis homan miraklon notindan en la historio.

En la mondo neniu alia lando povis en tiom mallonga tempo liberigi de malricheco kelkcent milionojn da homoj malrichaj. Precipe la pasintajn 8 jarojn malaperis ĉiujare 10 milionoj da malriĉaj homoj en Ĉinio, kio estas neimagebla por aliaj landoj. Internaciaj observantoj miras pri la rapideco de Ĉinio en la elimino de paŭperismo, kaj krome ili volas kompreni, “kial Ĉinio povas tion fari”.

La kodo post la ĉina miraklo sin kaŝas en tio: insisti pri la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, insisti pri la evolupenso preni la popolon kiel priviligion, insisti pri la avantaĝo de la socialisma sistemo en kiu eblas fari grandajn aferojn.

Ĉio servas por la popolo, ĉio dependas de la popolo. Por realigi la revon de la ĉina nacio dum kelkaj miloj da jaroj, forskui la mizeron, la ĉina popolo konservas la stilon de simpla vivo kaj penema laboro kaj kunigas ĉiujn fortojn marŝante al bonfarta vivo. En la tuta procezo ĉiu el la ĉinoj kontribuis sian forton.

Jen tio estas la kodo de Ĉinio ekstremi la absolutan malriĉecon, kaj jen “tio estas la plej valora kontribuo al la tuta mondo en la reduktado de malriĉeco”.

Dividu