Rimarkinda atingo de ĉina ekonomio montras ankaŭ gravecon al popola vivteno

Henggang Publikigita: 2021-03-01 20:29:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En fino de februaro, la statistika servo de Ĉinio oficiale publikigis donitaĵojn de la malneta enlanda produkto en 2020. Laŭ kalkulado, en tiu jaro la sumo atingis 101,6 duilionojn da juanoj, kreskante je 2,3% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. La rimarkinda rezulto estis ne tiel facile atingebla por Ĉinio en la eksterordinara jaro kaj ĉiam montras gravecon de la lando al popola vivteno.

La decido de ĉina registaro ĉiam rigardas bonfarton de la popolo kiel ĝia deirpunkton. Fronte al la tutmonda krizo pri aranĝo de prevento kaj regado kontraŭ epidemio kaj ekonomia renormaliĝo, Ĉinio metis certigon de dungado kaj popola vivteno sur plej gravan lokon. La ellaboro kaj plenumo de la makropolitiko rekte direktiĝis al merkataj entoj, sed ne celas ĉiujn. La registaro grandskale reduktis impostojn kaj kotizojn, pliigis financan subtenon al mez-nivelaj kaj malgrandaj entreprenoj, asignis ŝtatan ŝuldon de kelkaj duilionoj da juanoj por subteni bazajn nivelojn kaj aferojn koncernajn al popola vivteno, ĉar la politikfarantoj sciis, ke nur kiam entreprenoj kaj aliaj merkataj entoj estos savitaj, ekzistos laborpostenoj kaj popola vivteno estos garantiita.

Nun la politiko akiris periodajn atingojn. En 2020, aldoniĝis 11,86 milionoj da laborpostenoj en ĉinaj urboj, kio superis la fiksitan celon. La porporacio de enketita senlaboreco en urboj en la fino de tiu jaro estis 5,2%, kaj tiu de registrita senlaboreco estis 4,2%, kiuj estas pli malaltaj ol la definitaj celoj. La pokapa malneta enlanda produkto superis 10 000 usonajn dolarojn en du sinsekvaj jaroj, kaj la averĝa disponebla enspezo de loĝantoj atingis 32 189 juanojn.

Ĉinio profitigas ne nur sian popolon, sed ankaŭ la tutan mondon. La plej rekta reflekto de ĝia kontribuo al la mondo estas helpo al tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. La komplekta industria sistemo kaj la libera loĝistika sistemo kontentigis postuladon de multaj landoj por prisanaj materialoj, ĉiutagaj necesaĵoj, laboraj resursoj kaj aliaj. Laŭ statistiko, en 2020 Ĉinio fariĝis plej granda komerca partnero de la Eŭropa Unio anstataŭ Usono, kaj ankaŭ tiu de Usono anstataŭ Meksiko. En tiu jaro la totalo de komerco kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 1% kompare kun la antaŭa jaro. La unua revigliĝo de Ĉinio el pandemio donis motoron al stabiligo de industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Nun la epidemia tendenco kaj ekonomia situacio en la mondo ankoraŭ frontas al necerteco, kaj la ĉina ekonomio ankaŭ spertas kaj defiojn kaj ŝancojn. Tamen ĉina ekonomio ankoraŭ havas sian bonan pozicion en longa tempo, precipe dum la periodo de la nova kvinjara plano. Ĝi akcelos pli altkvalitan, justan, kontinuigblan kaj sekuran disvolviĝon. La bona tendenco de ekonomia renormaliĝo realigos la aspiron de pli multaj homoj al bela vivo.

Dividu