Elimino de malriĉeco en Ĉinio: brila rezulto, malfacila tasko kun longa vojo

Selena Publikigita: 2021-03-03 11:25:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fondinto kaj prezidento de la franca observejo Nova Silkvojo, Adrien MUGNIER, diris en sia artikolo, ke oni povas vidi de la malriĉec-reduktaj rezultoj lastatempe publikigitaj de Ĉinio la atingojn de efektivigo de la 13a Kvinjara Plano kaj longedaŭraj politikoj kaj rimedoj de la lando. Kompreneble la rezultoj en elimino de malriĉeco devas esti konservataj kaj firmigitaj. Ankaŭ la ĉinaj aŭtoritatoj donas grandan gravecon al la daŭrigebla disvolvado de malriĉec-reduktaj projektoj, fortigas novigon de rimedoj kaj politikoj kaj kreas pli bonan medion por relative malprogresintaj regionoj. Li aldonis, ke la lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj ekstermis malriĉecon, kio estas aprezita de la UN. Okcidentaj landoj devas forlasi antaŭjuĝon, analizi kaj lerni ĉirilatajn spertojn de Ĉinio.

Adrien MUGNIER opinias, ke la sukceso de Ĉinio en la afero resumiĝas en jenajn faktorojn.

Unue, riĉaj regionoj kaj relative malprogresintaj regionoj faris kunordigitan disvolvadon sub la kadro de la tuta lando. La orienta landparto sendis homojn al okcidenta landparto kiel specialajn komisarojn por mildigo de malriĉeco, kio reflektas kapablon de Ĉinio en mobilizo de resursoj kaj solvado de efektivaj problemoj.

Due, Ĉinio fokusiĝas al efektivigo de gravaj aferoj, kio estas admirinda. En la lastaj jaroj, Ĉinio asignis cent miliardojn da usonaj dolaroj por konstrui novajn loĝejojn, lernejojn, hospitalojn kaj kadukulejojn, kiuj plibonigis loĝadon kaj altigis vivnivelon de milionoj da kamparaj loĝantoj.

Trie, favoraj impostaj politikoj estis donitaj al malriĉaj regionoj, kaj novaj teknologioj forte subtenas lokajn klopodojn por mildigo de malriĉeco, ekzemple rekt-elsenda merkatado plilarĝigas vendadon de tieaj agrikulturaj produktoj.

Cetere lokaj registaroj specifas koncernajn rimedojn laŭ la loka realeco por garantii efektivigon de la rimedoj. Multaj lokoj ankaŭ faris reguligon de modelo de industriigo, kreis laborpostenojn kaj altigis enspezon de civitanoj. Ĉio ĉi celas laŭcelan helpadon kaj administradon.

Adrien MUGNIER akcentis, ke koni apartecon de specifaj regionoj kaj preni pli celecajn rimedojn estas ŝlosilo por sukcesa mildigo de malriĉeco. Ĉinio jam atingis la celon de malriĉec-elimino de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado, ĝiaj spertoj estas lernindaj por aliaj landoj, precipe por afrikaj landoj. En la afrika kontinento, oni devas atenti diferencon de diversaj lokoj dum elimino de malriĉeco kaj altigi efikecon de disponado de fondusoj.

Dividu