Rasismo en Usono - malsano malfacile kuracebla

Henggang Publikigita: 2021-03-03 15:57:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de februaro, la Granda Ĵurio de Usono anoncis, ke la policistoj implikitaj en la mortigo de la afrik-usonano Daniel Prude, ne alfrontos kriminalajn procesojn. La kazo de rasisma policbrutaleco kaŭzis grandan eksciton pasintjare. Rasismo ankoraŭ estas profunde ankrita en la usona polico kaj justico.

En la 46a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, pluraj specialaj raportistoj de la UN kaj fakuloj pri homaj rajtoj publikigis komunan deklaron, alvokante la usonan registaron fari vastan reformon por ĉesigi polican perforton kaj vigle kaj sisteme trakti problemojn de rasismo kaj rasa diskriminacio.

Tamen, la pandemio pro nova kronviruso en 2020 disŝiris la vundojn de rasismo en la usona socio. Ĉinio publikigos raporton pri atencoj kontraŭ homaj rajtoj en Usono en proksima tago. La publikigitaj partoj de la raporto montras, ke la kvantoj de infekto, enhospitaliĝo kaj morto de afrik-usonanoj pro la kronviruso estas pli grandaj trioble, kvinoble kaj duoble respektive ol tiuj de la blankuloj. Krome, afrik-usonanoj havas trioble pli grandan probablecon esti mortigitaj de la polico.

En historio la forigo de sklaveco en Usono ne finis nek rasan diskriminacion nek blankulan superecon. Malgraŭ konstanta rezisto kaj ripeta ribelado kontraŭ la blankula supereco, ĝi reprezentas la plej grandan obstaklon al realigo de reala egaleco en Usono.

Laŭ realisma vidpunkto, senfareco kaj misfaro de usonaj politikistoj akcelis disvastiĝon de rasismo. Tiuj politikistoj, kiuj zorgas nur pri voĉoj, havas neniun motivon por solvi la problemon de rasa diskriminacio. Anstataŭe ili diras plu malplenajn vortojn antaŭ la elekto por gajni la voĉojn de etnaj minoritatoj, sed malofte agas konkrete. Aliflanke, ĉi tiuj politikistoj mem enmiksiĝas en la internajn aferojn de aliaj landoj sub la preteksto de "homaj rajtoj". Ĉi tiu duobla normo estas nenio alia ol grava humiligo por etnaj minoritatoj en Usono, kiuj celas egalecon por ĉiuj civitanoj.

Dividu