Kiujn ŝancojn atendas la mondo el du politikaj sesioj de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-03-05 11:07:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaraj sesioj de la Ĉina Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) estas rigardataj kiel platformoj por koncentrita eligo de la politikaj signaloj de Ĉinio kaj ĝenerale kiel grava fenestro por ke la mondo observu la ŝtaton. "Kresko pli rapida ol la atendita" - tio estas taksado de eksterlandaj mediatoj pri la ĉina ekonomio en 2020. Estas antaŭvideble, ke la makroekonomiaj politikoj de Ĉinio konservos sian pluigon, stabilecon kaj daŭripovon en 2021, kaj estos plenumitaj pli precize kaj efike.

Malfermo estas slogano de la du sesioj, kiujn sekvas atenteme la fremdlandaj mediatoj. Ĉinio nun akcelas novan disvolvan reĝimon kun la enlanda grandskala cirkulado ĉe la kerno kaj la reciproka antaŭenigo de enlanda kaj eksterlanda cirkulado. Mats Harborn, prezidanto de eŭropa aŭtoproduktanto Scania en Ĉinio, lastatempe diris en intervjuo, ke Ĉinio prenis plurajn rimedojn por antaŭenigi reformadon kaj plivastigi malfermon. La nefleksebleco kaj produktiveco de la ĉina ekonomio senĉese pliiĝis.

Novigo estas unu el ŝlosilaj vortoj por la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. La brita mediato Lexology raportis, "Ĉinio estas preta por transformi sian tradician produkton al disvolviĝo per kreivo kaj teknikoj. La nova ekonomio de Ĉinio kun nova industrio ĉe la kerno, nova formo kaj nova komerco montras sian potencan kreskon kaj influas tutmondan ekonomion ".

Krome, ankaŭ la eko-amika disvolviĝo de Ĉinio altiris atenton de multaj alilandaj mediatoj kaj esploraj institutoj. En septembro 2020, Ĉinio promesis atingi la maksimumon de sia karbona emisiado antaŭ 2030 kaj klopodi por karbona neŭtreco antaŭ 2060. Estas menciinde, ĉu la du sesioj starigos pli detalan vojmapon pri karbona neŭtreco kaj aliaj aspektoj.

Laŭ taksado de koncernaj institucioj, la valoro de ĉina verda ekonomio espereble atingos 12 duilionojn da juanoj antaŭ 2025, okupante ĉirkaŭ 8% de ĝia malneta enlanda produkto, kaj tiu kvanto devas atingi pli ol 10% antaŭ 2035. Per verda disvolviĝo, Ĉinio donos ne nur novan impulson al la monda ekonomia disvolviĝo, sed ankaŭ fortan impulson al la monda kontinuigebla disvolviĝo.

Kiel la du sesioj faros aranĝojn pri efektivigo de la evoluiga plano por ĉi tiu jaro, la venontaj kvin jaroj kaj eĉ la venontaj 15 jaroj? Baldaŭ tio estos klara. Certe estas, ke Ĉinio kun konkreta celo kaj zorga plano estas nemankigebla forto por stabiligo de la mondo.

Dividu