Ĉu fremdaj mediatoj abomenas Ĉinion?

Henggang Publikigita: 2021-03-05 15:46:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Brita ambasadoro al Ĉinio Caroline Wilson ĵetis la demandon al la publiko, ĉu fremdaj mediatoj abmenas Ĉinion. Ĉinaj retanoj rapide donis respondon, ke tio dependas nur de faktoj.

John Sudworth, fama produktanto de falsaj novaĵoj de la brita mediato BBC en Ĉinio, fabrikis mesaĝon per miscitado de videaj materialoj de enketa raporto de CCTV antaŭ pasintaj jaroj kaj rigardis ĝin kiel ateston de “devigita laboro” kaj “devigita migrado” en Xinjing. Post kiam Ĉina Komunikila Grupo refutis tiun onidiron, brita ĵurnalo The Guardian akuzis, “Iu pensfabriko diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio atakas kredindecon de BBC”.

La tiel nomataj pensfabriko kaj esploristoj menciitaj en tiu raporto venas el la kontraŭ-ĉina organizo de Aŭstralio ASPI, kiu ĝuste estas konsilanto por batalo de okcidentaj mediatoj kontraŭ Ĉinio per falsaj informoj, kiel BBC. Ili longtempe akceptis financadon el registaroj de Usono kaj Aŭstralio.

Kiam la raporto estis publikigita per socia mediato, ĝi ne ricevis aprobon de siaj legantoj al sia opinio sed plenan subtenon al la ĉina registaro. Multaj britaj personoj respondis la demandon de brita ambasadoro per siaj propraj spertoj kaj sentoj.

James diris, “Tio esta komika ĉar BBC jam faris nigradon kontraŭ la KPĈ por jardekoj. Dum mia infaneco la programo Radio 4 sub BBC akompanas min. Tiam mi opiniis, ke ĉinoj falis en debaton de sia naskiĝo, kiun ili neniam pagos dum sia vivo.”

Retano Jonathan diris, “Estas bedaŭrinde, ke la raportoj de BBC koncernaj al Ĉinio estas konsternaj kaj probable gvidataj de personoj el la oficejo pri eksterlandaj aferoj. Ili ĉiam fabrikis rakonton bazitan sur falsaj kaj bizaraj fadenoj sed ne sufiĉa atesto kaj kredinda resursoj.

Dividu