Ju pli grandas potencialo de ĉina merkato, des pli multas bonŝancoj por la mondo

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-09 20:08:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Duobla cirkulado” - ĝi estas varma vorto por disvolviĝado de la ĉina ekonomio. Ekde majo de la pasinta jaro la ĉina gvidantaro multfoje reliefigis formi la grandan cirkuladon kiel esencan parton en la lando kaj la duoblan cirkuladon enlande kaj internacisfere. Kaj dum la ĉi-jare ĉinaj du sesioj la “duobla cirkulado” refoje estas varme pridiskutata.

Sed en la ekstera mondo ankoraŭ ekzistas misinterpreto pri tio, ekzemple, iuj timas, ĉu Ĉinio persistus pri la malfermo, kaj ĉu la enlanda merkato pli potencigita elpremus la investan spacon de eksterlandaj komercistoj. Tiaj similaj duboj evidente estas miskomprenoj pri la “duobla cirkulado”. Ili ambaŭ ne estas enfermitaj, nek kontraŭaj unu al la alia, sed necesaj kaj suplementitaj unu por la alia.

Enlanda merkato sane kaj glate disvolviĝanta helpos al Ĉinio fari pli perfektan produktoĉenon kaj pli bonan kaj pli viglan medion por interlanda kunlaboro, kaj tio fine akcelos la formon de “monda fabriko” kaj certigos pli bonajn produktaĵojn kaj servojn liveritajn de la tutmonda provizoĉeno.

El tio oni povas vidi, ke la enlanda merkato potencigata de Ĉinio kaj la ĉina malfermo daŭre plivastigita ne estas kontraŭaj, sed interakcelitaj. En pli ol 40 jaroj Ĉinio profitis multe el la reformo kaj malfermo kaj profunde komprenis, ke por atingi altkvalitan disvolvadon necesas plue plivastigi malfermon kaj pli strikte kontakti la mondan ekonomion.

Samtempe, ankaŭ la vorto “malfermo” estas oftege uzata en la politika vivo de Ĉinio. Efektive, en la kelkaj jardekoj de la reformo kaj malfermo, “malfermo” neniam forestas en la laboroj kaj planoj de la ĉina registaro. Por Ĉinio malfermo ĉiam estas farata, sed neniam finita. Tiaj duboj, ke la “duobla cirkulado” influus la investadon de eksterlandaj komercistoj, estas “tute nenecesaj”.

Dividu