Tra la du sesioj kompreni kial la ĉina demokratio estas tiel vivoplena

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-10 20:14:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La du sesioj en ĉiu jaro okazantaj estas kaj ventomontrilo por direkti ĉinajn politikojn atentatajn de la internacia komunumo kaj grava fenestro por ke la mondo observu la praktikon de la ĉina demokratio.

Kia demokratio estas bona? - Tiu demando ĉiam sekvas la evoluadon de la homa socio. Iuj homoj el Okcidento, surbaze de ideologia antaŭjuĝo, rigardas la okcidentan demokration kiel “finan formon” de la homara politika civilizado kaj intence enkondukas ĝin al ĉiuj anguloj de la terglobo. Sed sennombraj faktoj pruvis, ke nur tia demokratia sistemo, kia enradikiĝas en sialanda grundo kaj adaptiĝas al sialandaj statoj, estas la plej fidinda kaj la plej aplikebla.

Se oni analizus la du sesiojn kiel ekzemplon de la ĉina demokratia politiko, oni trovus, ke la demokratia politiko de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kies kerno estas ke la popolo mastrumas la landon, ludas esencan rolon en la moderniĝado de la ĉina regsistemo.

Estas menciinde, ke la ĉina demokratio estas “tio, kio trapaŝis ĉiujn procedurojn”. Ĉiuj gravaj decidoj por doni leĝon estas faritaj laŭ proceduroj, tra demokratia konsiderado, kaj per scienca analizado kaj kontrolado. Ĉio tio vivoplene manifestiĝis en la du sesioj.

Ĉu paro da ŝuoj bone aŭ ne bone sidas al iu? Nur tiu scias. Demokratiaj modeloj en la mondo certe estas multaj, ĉiu lando havas rajton elekti sian demokration kaj sian evoluvojon. Kaj krome, demokratio ne estas slogano, ĝi devas solvi la demandojn kiujn la popolo deziras solvi. Ĝia efiko devas esti vidata kaj palpata.

Evidente, la ĉina demokratia politiko de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas unu el la elektoj. Ĝi enkorpigas la volon de la popolo, ĝi garantias la interesojn de la popolo, kaj ĝi estas subtenata de la popolo. La ĉina demokratio estas formo de demokratio, kaj ĝi kontribuas la ĉinan saĝon por la homara politika civilizado.

Dividu