Kian kulpon faris regado de patriotoj super Honkongo?

Ĝoja Publikigita: 2021-03-11 09:52:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6-an de marto Han Zheng, konstanta membro de la Politika Buroo de la 19-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ ĉina vicĉefministro aliĝis al kunsido de honkongaj kaj makaaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiuj partoprenis en la kvara sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK). Han diris, ke oni devas por ĉiam persisti en la la principo de regado de Honkongo fare de patriotoj, la potenco regi Honkongon devas esti tenata de firmaj patriotoj, kaj la regado far patriotoj super Honkongo devas esti sub kompleta kaj sistema garantio. Tiu ĉi esprimo respondas al tio, ke la okazanta jarsesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso faris revizion, diskuton kaj voĉdonon pri projekton de decido por perfektigi la elektan sistemon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

En 2019 en Honkongo okazis tumulto kaj perfortaj aktivadoj pro revizio de la Regularo pri Fuĝintaj Krimuloj kaj la okcidentaj fortoj ludis malbrilan rolon en la evento per sia interveno. Laŭ leĝa procezo la ĉina plej alta aŭtoritato revizias kaj perfektigas elektan sisitemon de HSAR, ŝtopas truojn de la nuna elekta sistemo, kiun alilandaj fortoj utiligas por interveni en honkongajn aferojn. Tio estas sur sufiĉa bazo de principoj de la juro kaj ankaŭ nepra elekto por longtempa prospero kaj stabileco de Honkongo.

Sed tiam Usono, Britio kaj aliaj landoj faris novan atakon kaj abomenon al ĝi. Ili refoje reĝisoras "dunorman" farson pri Honkongo kaj celas misordigi ĝin, detrui stabilecon de la regiono kaj tiel bremsi la ĉinan disvolviĝon.

Honkongaj aferoj apartnenas al la internaj aferoj de Ĉinio, kion la internacia komunumo konas. En la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de UN okazinta en Ĝenevo en la 5a de marto, belorusa reprezentanto faris paroladon pri tio en la nomo de 70 landoj. Li substrekis, ke la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas nedisigebla parto de Ĉinio. Li urĝis, ke rilataj flankoj rigore observu la Internacian Leĝon kaj bazajn principojn de la internaciaj rilatoj kaj ĉesigu intervenon en la honkongajn aferojn kaj la internan politikon de Ĉinio.

Cetere aliaj pli ol 20 landoj subtenis ĉinajn starpunktojn kaj rimedojn pri la honkonga problemo en siaj paroladoj en la sesio. Okcidentaj fortoj kontraŭ Honkongo kaj misordigantaj Honkongon devas pli multe aŭskulti tiun justan voĉon de la internacia komunumo.


Dividu