Honkonga demokratia sistemo ricevas gravan garantion

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-12 19:11:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de marto la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio voĉdone adoptis “Decidon de la Nacia Popola Kongreso pri perfektigo de elekta sistemo en la Honkonga Speciala Administracia Regiono”. La deputitoj faris longan aplaŭadon pri la adopto, kaj tio montras, ke la decido reflektas la volon de la popolo.

Tio, kio kelktempe okazis en Honkongo, jam pruvis: tiuj fortoj, kiuj de tempo al tempo krias sloganojn de “demokratio” kaj kontraŭas Ĉinion kaj Honkongon, estas veraj detruantoj de la honkonga demokratio. Profitante la mankojn de la origina elekta sistemo de Honkongo, ili manipulis diversspecajn elektojn, paralizigis la funkciadon de la honkonga leĝdona konsilio, malhelpis la laŭleĝan regadon de la honkonga registaro, kaj ĉio ĉi tio serioze damaĝis la demokratian rajton de la honkongaj civitanoj.

Honkongo estas loka administracia regiono de Ĉinio, kaj la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, surbaze de sia povo kaj devo, faris perfektigon de la elekta sistemo de Honkongo, kun la celo certigi “regadon far patriotoj super Honkongo”, kio estas forta protekto de la honkonga demokratia sistemo.

El la decido la ekstera mondo povas vidi la rezolutan volon de la ĉina centra registaro akceli la evoluadon de la honkonga demokratia sistemo. Por tio, laŭ la decido, la konsisto kaj la funkcioj de la honkonga elekta komitato estas reĝustigitaj.

En la lastaj jaroj pli kaj pli da “aktivuloj por sendependeco de Honkongo” estis elektitaj en la leĝdonan konsilion, kaj tio venenis la politikan medion de Honkongo. Por eviti la ekstremiĝon de la honkonga politiko kaj la manipuladon de secesiistoj super Honkongo kaj por ke la honkonga demokratia sistemo povu iradi firme kaj stabile, la decido estas necesa.

La celo de “regado far patriotoj super Honkongo” estas plibonigi la elektan sistemon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, kaj tio estas necesa por protekti la suverenecon kaj sekurecon de la lando. Kaj cetere, tio liveras la saĝon kaj la projekton de Ĉinio al aliaj landoj, kiuj bezonus disvolvi demokration en sia loko, kaj samtempe protekti sian suverenecon kaj sekurecon.

Dividu