Plibonigo de elekta sistemo de Honkongo forte protektas demoraktion

Ĝoja Publikigita: 2021-03-13 16:48:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11-an de marto, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso, adoptis la decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) per multaj jesaj voĉoj, kion poste kalumnis kaj atakis iuj usonaj kaj okcidentaj politikistoj. Ili refoje tenis la flagon de "demokratio" kiel fortan armilon, kaj absurde diris, ke la pekina ago "atakas demokration" kaj "jam mortis honkonga alta aŭtonomeco".

Fakte, de post la reveno de Honkongo, la ĉina centra registaro firme subtenas, ke Honkongo paŝo post paŝo disvolvas sian demokratan sistemon kongruan kun reala stato. En la pasinta tempo, la socia tumulto kaŭzita de amendo al la Regularo pri Fuĝintaj Krimuloj klare vidigas al homoj, ke la nuna problemo en Honkongo rilatas ne al demokrata demando, kiun diris okcidentaj politikistoj, sed al la nacia sekureco de Ĉinio kaj honkonga politika stabileco.

Honkongo estas la ĉina administracia regiono, la Nacia Popola Kongreso (NPK), sur la konstitucia nivelo plibonigis la elektan sistemon de la HSAR, por ŝtopi truojn kaj garantii "regadon de patriotoj super Honkongo", kio ĝuste estas forta protekto al la honkonga demokrata sistemo.

Estas notinde, ke amendi kaj plibonigi la elektan sistemon de HSAR sur la nacia nivelo ne signifas, ke Honkongo perdas la rajton pri partopreno. Ĝi ankoraŭ ĝuas altan aŭtonomecon sur la bazo de "unu lando, du sistemoj”.

Oni rimarkis, ke la centra registaro multfoje substrekis, ke efektivigo de "regado de Honkongo fare de patriotoj" ne signifas "unu koloron" en la socia kaj politika vivo de Honkongo. Samtempe laŭ Baza Leĝo de la HSAR ĉiamaj loĝantoj en Honkongo ĝuas rajtojn al voĉdono kaj elektiĝo, kion reasertis la decido, ĉifoje aprobita de la NPK. Tio estas ege rara en aliaj landoj de la mondo kaj enkorpigas inkluzivecon kaj malfermitecon de la elekta sistemo de la HSAR.

En la tuta mondo estas ĝenerala tendenco de monda demokrata disvolviĝo reformi kaj plibonigi elektan sistemon laŭ landaj kaj regionaj realaĵoj. Ĵus la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis leĝprojekton pri elekta reformo. Oni ne povas sin reteni de demando, kial Usono rajtas ĉiam amendi elektan leĝon laŭ sia bezono, sed ne permesas al Ĉinio laŭleĝe amendi elektan sistemon de speciala administracia regiono? Tia "duobla normo" estas indigniga.

Lastatempe en la 46-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, 70 landoj komune subtenis ĉinan politikon pri Honkongo, emfazante, ke aliaj landoj devas ne interveni en ĉinajn internajn aferojn. Tio montras, ke homoj havas justan juĝon.

Varias demokrataj disvolviĝaj formoj en la mondo kaj ĉiuj landoj kaj regionoj rajtas elekti demokratan sistemon laŭ siaj realajoj. Estas bona la demokrata sistemo, kiu kongruas kun la honkonga realo, enkorpigas la ĝeneralajn interesojn de la honkonga socio, utilas al prospero kaj stabileco kaj estas subtenata de honkonganoj. Ĉesu atako kaj kalumnio de la usonaj kaj okcidentaj politikistoj!

Dividu