Nur blufas usona tiel nomata "sankcio" rilata al Honkongo

Ĝoja Publikigita: 2021-03-18 14:44:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede la usona Ŝtata Departemento deklaris fortigi sankcion al iuj ĉinaj oficialuloj kaj makulis ilin "malfortigi honkongan altan aŭtonomion". Tiu ĉi "longbraka rego" de despota agaĉo publike intervenas en ĉinajn internajn aferojn, krude tretas la internacian leĝon kaj bazajn principojn de internaciaj rilatoj, oponas volon de popoloj, ludos neniun rolon kaj simple blufas.

Frue en julio de la lasta jaro Usono subskribis tiel nomatan "Leĝprojekton pri Honkonga Aŭtonomio" por ke ĝi fariĝu leĝo, malice kalumniis la Ĉinan Leĝon pri Nacia Sekureco en Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) kaj minacis, ke ĝi plenumos sankcion al Ĉinio. Sekve Usono plenumis serion da tiel nomataj "sankcioj". Tamen neniu efiko estas.

Same ĉifoja usona "sankcio" baziĝanta sur tiel nomata "Leĝprojekto pri Honkonga Aŭtonomio" destinite ludos neniun rolon, male atestas al la internacia komunumo, ke la ĉinaj oficialuloj, kiuj estis metitaj en la usonan liston de tiel nomata sankcio, faris ĝustan aferon.

Laŭ deklaro de Usono, ĝiaj kialoj de sankcio tute estas senkaŭzaj.

Ekzemple la honkonga alta aŭtonomio. De post reveno de Honkongo, la ĉina centra registaro firme plenumas la principojn "unu lando, du sistemoj", "regado de honkonganoj super Honkongo" kaj orientilon de alta aŭtonomio. Ĉifoje la ĉina plej alta leĝdona instanco decidis plibonigi elektan sistemon de la HSAR, same emfazis kaj praktikan garantion de ĉiuflanka regada povo super Honkongo kaj respekton kaj garantion de laŭleĝa alta aŭtonomio de Honkongo.

Estas rimarkigite, ke "unu lando" estas la premiso kaj bazo de "du sistemoj". Iuj usonaj politikistoj makulis ĉinan plibonigon de elekta sistemo de HSAR "malfortigi honkongan altan aŭtonomion", kio tute celas konfuzi la publikon kaj malice nigrigi Ĉinion.

Nun la internacia komunumo donis vastan subtenon al ĉinaj politikoj rilataj al Honkongo. La tiel nomata "sankcio" nur estas politika prezentado por blufo.

Ĉinio multfoje substrekis, ke demandoj rilataj al Tajvano, Honkongo kaj Xinjiang estas la ĉinaj internaj aferoj rilataj al ĉina suvereneco kaj teritoria interigo. La usona flanko devas respekti ĉinajn kernajn interesojn kaj zorgeme agi. La nuna usona "sankcio" rilata al Honkongo evidente malutilas al renormaligo de la dulandaj rilatoj.

Tre baldaŭ en Alasko okazos renkontiĝo de altaj oficialuloj de Ĉinio kaj Usono. Se Usono vere volas vidi efikon el la vizaĝ-al-vizaĝa interparolo kun Ĉinio, ĝi devas montri sincerecon kaj fari pli da aferoj utilaj al la renkontiĝo kaj plibonigo de la dulandaj rilatoj, sed ne fari male.

Kaj Ĉinio laŭ stato alprenos fortajn rimedojn pri la usona tiel nomata "sankcio". Tio ne nur firme protektas ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, sed ankaŭ praktike respektas la lnternacian leĝon kaj bazajn principojn de internaciaj rilatoj, kaj plie forte respondas al hegoisma agaĉo.

Dividu