Deklaro de Usono kaj Japanio "menciis Ĉinion", kio estas tute absurda

Ĝoja Publikigita: 2021-03-19 11:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en Tokio okazis altnivela dialogo "du plus du" inter Usono kaj Japanio. Estas mokinde, ke la ĉefa rolo de la dialogo estas Ĉinio. Laŭ deklaro publikigita de la dialogo, estas klare la usona celo entiri aliancanon en agadon kontraŭ Ĉinio.
Estas menciitaj en la dialogo la Suda Ĉina Maro, la Orienta Ĉina Maro, Diaoyu-insulo, la markolo de Tajvano, Xinjiang kaj Honkongo. Laŭ vortoj de japana ministro pri eksterlandaj aferoj Motegi Toshimitsu plejpartaj enhavoj de la dialogo rilatas al Ĉinio. La usona kaj japana flankoj eĉ rekte menciis Ĉinion en la deklaro dirante, ke ĉinaj agoj "ne konformas al internacia ordo". Malgraŭ faktoj kaj veroj la deklaro estas nova atestilo pri tio, ke Usono kaj Japanio agas en koluzio unu kun alia kaj intervenas en ĉinajn internajn aferojn.
Sed la publiko vidis neniun esencan rimedon. Kaj la dialogo pli multe similas al sinamuza politika prezentado. Fakte la du flankoj havas siajn proprajn kalkulojn.
Usonaj ŝtata sekretario kaj nacidefenda sekretario elektis Japanion kiel cellokon por sia unua vizito, celante reklamon de hinda-pacifika strategio kaj elstarigis la volon de Vaŝingtono rekomenci striktajn rilatojn kun Tokio. Cetere, Usono ne ekskluzivis la celon fari kunordigon kun aliancano kaj krei ĵetonojn por baldaŭa dialogo inter ĉinaj kaj usonaj altaj oficialuloj.
Ĉar Japanio profunde dependas de Usono en nacia defendo kaj havas teritorian disputon kun Ĉinio, ĝi bezonas brakumi usonajn femurojn por kongrui kun sia sindezajno de regiona potenco.
Ĉu estas fidindaj la aliancaj rilatoj kun malsamaj celoj? Bonvole legu la komunan deklaron. Ĝi rilatas al multaj temoj pri Ĉinio, tamen Usono kaj Japanio zorgas pri malsamaj punktoj kaj inter ili troviĝas klaraj diverĝoj de interesoj. Ekzemple Usono pli multe atentas situacion de la markolo de Tajvano kaj homrajtajn demandojn, sed Japanio pli multe zorgas pri la demando de la Diaoyu-insulo.
Estas pli grave, ke la nova usona registaro emas substreki la gravecon de aliancanoj kaj diras vortojn kiel "komunajn valorojn", tamen Usono unue garantias certe siajn interesojn. Tial kiel intimas la alianco inter ili? Ili ne havas fidon.
Ĉina disvolviĝo estas ŝanco, ne minaco, por la mondo. Se tion Usono kaj Japanio ne klare scios, pli striktaj aliancaj rilatoj finfine fariĝos katenoj malhelpi ilian disvolviĝon kaj malordigos regionan disvolviĝon.

Dividu