Proparolanto de ĉeĥa prezidento: ne ekzistas ideologio de vakcino

Selena Publikigita: 2021-03-24 09:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Jiří Ovčáček, proparolanto de la ĉeĥa prezidento, diris lastatempe, ke ne ekzistas ideologio de vakcino. Li ankaŭ rifuzis aserton, ke Ĉinio plifortigas geopolitikan influon per vakcinoj.

Lastatempe ĉeĥa prezidento Miloš Zeman sendis al Ĉinio peton pri livero de kronvirusaj vakcinoj. Laŭ raporto de ĉeĥa ambasadorejo en Pekino, Ĉinio decidis tuj kontentigi la postulon. La proparolanto diris, ke la pozitiva respondo de Ĉinio estas laŭdinda. Li aldonis, ke dum la malfacila periodo de la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, reciproka helpo kaj nuligo de nenecesaj obstakloj estas ege gravaj. Ĉeĥio efektivigas rezulton de amikaj interŝanĝoj de prezidento Zeman kaj lia ĉina paralelulo Xi Jinping.

Tamen la ĉeĥa opozicio plendis pri agoj de la prezidentejo kaj la registaro, opiniante, ke ĉinaj vakcinoj ankoraŭ ne estis aprobitaj de la EU. La proparolanto Ovčáček akcentis, ke la epidemio estas ne nur minaco, sed ankaŭ oportuno por venki diverĝojn de la mondo. Ĉiuj landoj kaj nacioj devas labori kune por protekti la vivojn. Vakcino ne konas ideologion, nek reprezentas iun ajn specifan politikan pozicion aŭ socisistemon. Vakcinoj estas uzataj por savi la vivojn, kaj la deziro protekti la homajn vivojn certe venkos ideologion kaj burokratismon. La ĉeĥa prezidento laboras por tio.

La proparolanto Ovčáček montris, ke en la estontaj jaroj, la mondo ankoraŭ bezonos grandnombrajn vakcinojn, kaj vakcinoj faritaj de Ĉinio certe estos uzataj en Eŭropo. Se iu specifa medikamento povas savi vunditojn, neniu zorgas pri ĝia origino. Savi vivojn estas prioritato de la mondo.

Rilate al akuzoj de iuj mediatoj kontraŭ Ĉinio pri grandigo de geopolitika influo per vakcinoj, la proparolanto emfazis, ke en la historio, grandaj potencoj grandigis sian influon per milito kaj masakro, kio devas esti kondamnita. Tamen ajna lando, kiu povas fari efikan vakcinon, rajtas fieri pri sia produkto. Vasta uzado de produkto en la mondo certe povas altigi reputacion de la lando, kaj tio estas tute natura.

Dividu