Rimedoj kontraŭ “instruistoj de homaj rajtoj” estas okulon pro okulo

Qiujieming Publikigita: 2021-03-24 13:15:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde anoncis sankciojn kontraŭ 10 individuloj kaj 4 entoj en la Eŭropa Unio (EU), kiuj severe atencis suverenecon kaj interesojn de Ĉinio kaj malice disvastigis mensogojn kaj malverajn informojn. Tio estas necesaj kontraŭrimedoj al la “instruisto de homrajtoj”, prezentante la rezolutecon de la ĉina flanko protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Entoj, kiuj ofte enmiksiĝis en ĉinajn internajn aferojn, kaj individuloj, kiuj montris malbonan konduton pri Xinjiang-rilataj demandoj, estas trovitaj en la listo de la sankcioj. Iliaj agoj ne nur damaĝis la reputracion kaj dignon de la ĉina popolo, sed ankaŭ atencis suverenecon kaj interesojn de Ĉinio. Ekzemple, la tiel nomata akademiulo Adrian Zenz neniam iris al Xinjiang, sed skribis dek artikolojn kaj raportojn pri la mensogo "genocido en Xinjiang" per sia supozo kaj konjekto. Kaj la membro de la Eŭropa Parlamento Reinhard Butikofer, la kontraŭĉina helpanto, multfoje senkaŭze atakis la Xinjiang-ajn politikojn, kaj prenis tion kiel la kialon por instigi al sankcioj kontaŭ ĉinaj oficialuloj.

Sed la fakto estas, ke en la pasintaj 40 jaroj, la loĝantaro de ujgura etno en Xinjiang kreskis je pli ol 100%, kaj la pokapa vivdaŭro altiĝis de 30 jaroj al 72 jaroj. La mondo volas scii, kiel tiuj okcidentaj landoj sub la preteksto de homaj rajtoj solvis siajn demandojj pri homaj rajtoj sub la rigardo de la internacia komunumo.

La popolo en Xinjiang havas stabilecon, sekurecon, disvolviĝon kaj progreson. Tio estas la plej sukcesa rakonto de Ĉinio pri homaj rajtoj. Tiuj okcidentaj landoj devas bone trakti siajn homrajtajn demandoj unue kaj ne plu enmiksiĝi en internajn aferojn de aliaj landoj. Alie, Ĉinio prenos pluajn rimedojn kontraŭ tiuj “instruistoj de homaj rajtoj”.

Dividu