Investa interkonsento inter Ĉinio kaj EU ne devas esti ilo de okcidentaj politikistoj

Qiujieming Publikigita: 2021-03-26 13:54:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la ĉina flanko prenis kontraŭrimedojn al la eŭropunia flanko pro iliaj tiel nomataj sankcioj kontraŭ Ĉinio. Tio kolerigis iujn eŭropajn politikistojn. La Eŭropa Parlamento lastatempe nuligis kunvenon planitan por diskuti la investan interkonsenton inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj provis subpremon la ĉinan flankon per tio.

Sed la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU ne devas esti la ilo de okcidentaj politikistoj. La eŭropunia flanko devas klare kompreni du aferojn. Unue, la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU estas ne “donaco” unu al la alia flanko, sed reciproka profito; Due, se ekzistus obstakloj al la interkonsento, ili estas la kontraŭĉinaj fortoj, kiuj intence damaĝos la reciprokan profiton de la du flankoj.

La trajtoj de la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU estas ekvilibro, alta kvalito kaj reciproka profito. Ĝi povas krei medion de justa konkurenco por entreprenoj kaj profitigi la entreprenojn de ambaŭ flankoj kaj eĉ de la tuta mondo. Tial, kiam finiĝis la intertraktado en la fino de 2020, entreprenoj de la du flankoj esprimis bovenon. Sed nuntempe, iuj eŭropaj politikistoj politikigas la ekonomiajn kaj komercajn aferojn kaj starigas obstaklojn al la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU por siaj profitoj, kio damaĝos la profitojn de eŭropaj entreprenoj kaj popolo.

Laŭ la oficiala informo de la ĉina flanko, departementoj de la ĉina-eŭropunia intertraktado ekzamenas la investan interkonsenton. Ĉinio esperas, ke la eŭropunia flanko ne estos influita de kontraŭĉina forto, kaj forlasos la ideologian antaŭjuĝon, ĉesigos la sankciojn kontraŭ Ĉinio kaj kreos favorajn kondiĉojn por la interkonsento kaj la ĉina-eŭropuniaj rilatoj.

Dividu