Politikistoj de Usono kaj Okcidento devas foliumi sian malpuran historion rilatan al homaj rajtoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-03-30 15:15:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Pri la hipokritaj zorgoj de Usono pri la bonfarto de la ĉinaj muzulmanoj la ununura racia reago devus esti ridego, moko kaj satiro.” Antaŭ kelkaj tagoj, en la retejo de Russia Today oni akre kaj trafe kritikis la hipokritecon kaj absurdecon de Usono, kiu faras sankciojn kontraŭ Ĉinio pretekste de homaj rajtoj en Xinjiang.

Kiel tiuj politikistoj de Usono kaj Okcidento, kiuj fermas siajn okulojn al la rasismo pli kaj pli ardiĝanta en sia lando, povus prizorgi la homajn rajtojn de la ĉinaj popolanoj en Xinjiang, ege foraj de si? Kiel ili klarigus tion: unuflanke, ili pretendas prizorgi la homajn rajtojn de xinjiang-anoj, kaj aliflanke, ili etendas sian nigran manon al la pure blanka kotono de Xinjiang, intencante frakasi la rizbovlojn de miliono da kotonkulturistoj en Xinjiang?

En Ĉinio la publiko preskaŭ estas fremda al la krimo “deviga laboro” teksita de Usono kaj Okcidento, ĉar por la ĉinoj diligenta laborado kaj sinriĉigo estas ĉiama kredo kaj, krome, movforto de la ĉina progresado. De kie venis “deviga laboro”? Sed male, en la evolua historio de Usono kaj Okcidento “deviga laboro” okazis de tempo al tempo.

Ekzemple, en la komenco de la 18a jarcento en Usono, kun rapida ekspansiiĝo de kotonplandado grandega kvanto da negroj estis vendita suden por pluki kotonon. Ili estis devigitaj labori sub vipoj, sen iaj ajn enspezoj, kaj vivis la nehoman vivon.

Nuntempe, Usono estas en la mondo unika lando, kiu promulgis malpermeson al la islamanoj. Ĝi publike diskriminacias kaj persekutas la islamanojn. En 2018 la Komisiono de Usona-Islamaj Rilatoj publikigis raporton, dirante, ke ekde 2016 la nombro de usonaj societoj kontraŭ islamo akre kreskis duoble.

La popolanoj de Xinjiang jam pli frue travidis la punkton. En gazetara konferenco pri problemoj de Xinjiang, okazigita de Ĉinio en la 29a de marto, partoprenantoj rimarkigis, ke en Xinjiang la loĝantaro el ĉiuj etnoj konstante kreskas, kaj la etnoj kunekzistas en harmonio. “Rasgenocido”, “deviga laboro” kaj similaj mensogoj, ĉiuj estis teksitaj de Okcidento kaj tute ne ekzistis en Ĉinio.

Dividu