Kial Adrian Zenz estis treege konsternita

Pluveta Publikigita: 2021-03-30 19:50:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭnelonge Instituto pri Disvastigo kaj Landlima Regado sub la Ji’nan Universitato publikigis raporton “Deviga laboro aŭ strebo al bela vivo - enketo pri laborado de xinjiang-anoj en landinterno de Ĉinio”. La raporto kun diversaj esplorrimedoj detale montras laboradon de diversetnaj membroj de Xinjiang en Kantono. Iliaj laborrajto, religia libereco kaj rajto por uzi etnajn lingvojn estas plene garantiataj. La raporto havas rezulton tute malsaman ol la tiel nomata esploro de kontraŭĉina “erudiciulo” Adrian Zenz.

Verkantoj de la raporto interparolas kun nacimalplimultaj laboruloj el Xinjiang

Verkantoj de la raporto interparolas kun nacimalplimultaj laboruloj el Xinjiang

Du tagojn antaŭ la oficiala publikigo de la raporto, Adrian Zenz, kiu neniam vizitis Xinjiang, tekstis en Tvitero, ke la raporto celas debati lian trovon kaj estas propaganda politiko de Pekino. Tamen li eĉ ankoraŭ ne legis la raporton, kiamaniere li informiĝus pri la enhavo de la raporto?

Krom tio multaj okcidentaj amaskomunikiloj forte raportis la tiel nomatan esploran rezulton de Adrian Zenz, sed ignoris la raporton de Ji’nan Universitato.

En iu videaĵo populara en interreto lastatempe Lawrence Wilkerson, direktoro de la oficejo de eksa usona ŝtata sekretario Colin Luther Powell, nekaŝite diris, ke la plej bona rimedo por damaĝi stabilecon de Ĉinio estas kaŭzi malkvieton en Ĉinio. Kunlabori kun tiuj ujguroj kaj detrui Ĉinion en ĝia interno.

Kiel usonaj kaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj klarigus la enhavon de la videaĵo?

La tiel nomata esploro de Adrian Zenz plenas de antaŭĵuĝo kaj malamikeco kontraŭ Ĉinio. Kompare kun la raporto de Ji’nan Universitato la politika intenco de la esploro de Adrian Zenz estas tute malkaŝita. Tial li estis treege konsternita.

Dividu