Diverĝoj inter Usono kaj EU pri Ĉinio

Pluveta Publikigita: 2021-03-31 15:17:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe okazis Pinta Konferenco de EU per videoligo. Ankaŭ usona prezidento Biden ĉeestis al la konferenco. La konferenco estis konsiderata kiel grava provo por akordigi la transatlantikajn rilatojn. En la konferenco Biden kaj usonaj eŭropaj aliancanoj kune diskutis pri la revigligo de la du flankaj rilatoj kaj pri la komunaj interesoj de la politikoj respondaj al Ĉinio. Tamen EU ne donis aktivajn respondojn al la plano de Usono. Ursula von der Leyen, prezidanto de Komisiono de EU, diris, ke EU jam estas pli kaj pli memfida pri siaj strategioj. Ankaŭ Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Konsilio, diris, ke EU devas preni pli strategiajn agojn por protekti siajn interesojn.

Ĉinio kaj EU havas ampleksajn komunajn interesojn. Ekzemple en 2020 Ĉinio unuafoje anstataŭ Usono fariĝis la plej grava komerca partnereco de EU, kaj estis unu sola lando, kiu atingis kreskon de importado kaj eksportado el kaj al EU. Laŭ enketo de Eŭropa Ĉambro pli ol 60% da eŭropaj entreprenoj volas multigi investon en Ĉinio. Alfronte al la konkursa kaptilo de Usono kaj al la kunlabora ŝanco de Ĉinio, EU certe havos sian ĝustan elekton.

Dividu