EU devas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio per racia rimedo

Selena Publikigita: 2021-04-01 09:15:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Dewit Bernard, prezidanto de Belga-Ĉina Ekonomia kaj Komerca Komisiono diris dum akcepto de intervjuo de la Ĉina Komunikila Grupo, ke Ĉinio starigis celon de kresko de la malneta enlanda produkto je pli ol 6% por 2021, kiu estas prudenta kaj praktika. Li opinias, ke la pozicio de Ĉinio en la mondo plu altiĝos, kaj la EU devas trovi racian rimedon por plifortigi kunlaboron kun la lando.

“Sub la nuna situacio, la celo elmetita de Ĉinio estas praktika kaj prudenta. Fakte kiam aliaj ekonomioj estas en recesioj aŭ kreskis je 1% aŭ 2%, la kresko de la ĉina ekonomio estas tre valora, kio signifas, ke la pozicio de Ĉinio en la monda ekonomia kampo plu leviĝos. Kaj ĝuste pro tio, la EU devas trovi iun racian rimedon por plifortigi kunlaboron kun Ĉinio. Dewit Bernard aldonis, ke Eŭropo absolute ne devas neglekti gravecon de la ĉina ekonomio.”

Li diris, ke nun la kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj la celo de ekonomia kresko starigita de Ĉinio alportos pli da oportunoj por Eŭropo.

“Mi opinias, ke tio signifas ŝancojn. Danke al kontinua kresko de la ĉina ekonomio kaj serio da rimedoj fare de la ĉina registaro por plibonigi la popolan vivon, la ĉina merkato estos pli vigla kaj eblos por ĉinaj konsumantoj aĉeti pli multajn varojn el Eŭropo. Tial eŭropaj entreprenoj renkontos novajn ŝancojn.”

Dividu