Politikoj de Ĉinio pri Xinjiang estas efikaj kaj necesaj

Publikigita: 2021-04-02 21:06:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2an de aprilo la dokumenta filmo “Kaŝita fluo torentas - ĉina batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang”, produktita de la Ĉina Tergloba Televida Reto (ĈTTR) sub la Ĉina Komunikila Grupo, estis elsendita. Ĝi estas la kvara samtema dokumenta filmo prezentita de ĈTTR. La filmo detale kaj objektive malkaŝas, kiel la terorisma organizaĵo “Easta Turkestana Islama Movado (ETIM)” venenis malgrandan nombron da nacimalplimultaj popolanoj kaj kreis secesion kaj tumulton en Xinjiang per ekstrema religia penso.

Per tiu ĉi dokumenta filmo la ekstera mondo povos plue konscii, ke la politikoj de Ĉinio pri Xinjiang efike detruas terorismon kaj maksimume gardas fundamentajn rajtojn de la xinjiang-anoj je vivekzistado, evoluado kaj tiel plu. Tio do estas laŭleĝa, justa kaj necesa.

En la lastaj jaroj iuj okcidentaj fortoj kontraŭ Ĉinio foje kaj refoje blufis pri xinjiang-aj temoj. Ili teksis mensogon post mensogo, kiel “grandskala malliberigo”, “deviga laboro”, “religia premado” kaj “kultura lavado”, intencante kovri la esencon de la xinjiang-aj problemoj, provoki la senton de kontraŭstaro inter diversaj etnoj en Ĉinio, kaj malordigi la evoluadon de Ĉinio per la problemoj de Xinjiang.

Sed, ĉiuj homoj, krom se ili portus kolorajn okulvitrojn, klare vidas, ke la problemoj de Xinjiang neniel rilatas al homaj rajtoj, nacieco kaj religio, sed nur al kontraŭterorismo kaj kontraŭsecesio.

Ĝuste pro la efikaj rimedoj kontraŭterorismaj kaj kontraŭsecesiaj, en Xinjiang okazis neniaj perfortaĵoj dum pli ol 4 jaroj; la socio kaj ekonomio disvolviĝis ĉiam antaŭen, kaj same kiel en aliaj lokoj de Ĉinio, la regiono Xinjiang liberiĝis de absoluta malriĉeco.

Ĉion tion la internacia komunumo jam bone vidis. En la 46a kunveno de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj multaj landoj firme staris kun Ĉinio por subteni la politikojn de Ĉinio pri Xinjiang kaj refuti mensogojn de iuj okcidentaj landoj pri Xinjiang.

Kvankam ekzistas nevidebla fluo, kiu ankoraŭ torentas tie kaj tie, tamen Ĉinio havas memfidon kaj kapablon respondi al defioj kaj teni Xinjiang en paco.

Dividu