Elimini absolutan malriĉecon estas plej bona praktiko por homaj rajtoj

Mirinda Publikigita: 2021-04-06 21:48:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de aprilo la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis la blankan libron “Praktiko de Ĉinio en la homara redukto de malriĉeco”. Surbaze de detalaj datumoj kaj kazoj la libro priskribas la eksterordinarajn travivaĵojn, en kiuj la ĉina popolo, sub la gvidado de la Ĉina Komunista Partio, venkis absolutan malriĉecon, resumas la lernindajn spertojn de Ĉinio en la redukto de malriĉeco. Ĉinio elradikigis malriĉecon, kio estas kaj “la plej granda projekto de la mondo pri homaj rajtoj” kaj “la plej bona praktiko por homaj rajtoj”.

Laŭ la aktuala normo 98,99 milionoj da kamparaj malriĉuloj ĉiuj liberiĝis, 832 gubernioj ĉiuj deprenis la ĉapon de malriĉeco... En la lasta tagdeko de januaro, en kunveno, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtatprezidanto, deklaris, ke Ĉinio atingis totalan venkon en la batalado kontraŭ malriĉeco, kaj tio vekis grandan atenton de la mondo. Multaj admiras la miraklon, kiun Ĉinio kreis en la eliminado de malriĉeco.

La blanka libro resumas serion da spertoj de Ĉinio pri la reduktado de mizero. Sed la plej grava estas tio, ke la ĉina reganta partio ĉiam metas la popolon sur la esencan lokon, kaj ke ĉia laboro, inkluzive de la eliminado de malriĉeco, estas farata nur por la popolo.

Aktuale, malriĉeco ankoraŭ ĝenas la mondon. En la nuna tempo la sukcera praktikado kaj la lernindaj spertoj de Ĉinio en la reduktado de malriĉeco multege animas la fidon de diversaj landoj, precipe de evoluantaj landoj, pri la eliminado de malriĉeco. Ĉinio kontribuas siajn solvojn por ekstermi malriĉecon, kaj ankaŭ liveras sian movforton por protekti homajn rajtojn en la mondo.

Dividu