“Ekzakta redukto de malriĉeco” de Ĉinio estas nova vojo por homara eliro el malriĉeco

Xiong Publikigita: 2021-04-07 20:53:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Antaŭ kelkaj jaroj mi aŭtis de Jiangxi al Hubei... post pluraj veturoj mi estis impresita, ke en la vasta teritorio la plejparto de la homoj jam estas ekster malriĉeco.” Louis Paolino, profesoro de ekonomiko en la brazila universitato Estadual Paulista, iam faris vojaĝon en sia aŭtomobilo en Ĉinio. Survoje li vidis, aŭdis kaj atestis tiun ĉi bataladon kontraŭ paŭperismo, plej skale grandan, plej tempe longan kaj plej multe favoran al homoj.

Antaŭ nelonge la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis la blankan libron “Praktikado de Ĉinio en Reduktado de malriĉeco”, laŭ kiu oni resumas la fruktojn de la batalado: fine de 2020 Ĉinio laŭplane plenumis la celon elimini malriĉecon, kaj laŭ la aktuala normo 98,99 milionoj da kamparaj malriĉuloj ĉiuj liberiĝis de malriĉeco; laŭ la internacia normo de la Monda Banko pri malriĉeco la ĉinaj malriĉaj loĝantoj okupis pli ol 70% de tiuj de la tuta mondo en tiu tempo; kaj Ĉinio anticipe je 10 jaroj atingis la celon de “Tagordo 2030de daŭripova evoluigo de UN”. La sukceso de Ĉinio en la reduktado de malriĉeco sendube estas “homa miraklo”.

Kiel okazis tia miraklo? Unu el la plej gravaj spertoj estas ekzakta reduktado de malriĉeco, kio ankaŭ estas aparta sperto de Ĉinio ĉi-rilate. La taktiko precize elradikigi mizeron estas magia armilo por venki malriĉecon, kaj ĝi ankaŭ estas nova vojo kiun Ĉinio eltrovis en la eliminado de malriĉeco.

El la evolua historio de la homaro la paŭperismo de Ĉinio estis plej skale granda, plej teritorie vasta kaj plej grade profunda. Oni povus imagi, kiel malfacilas venki tian malriĉecon. Tamen Ĉinio sukcesis en la eliminado de malriĉeco. Tio lasas la mondon vidi esperon: malriĉeco ne estas destinita, nek nevenkebla. La sukceso kaj la lernindaj spertoj de Ĉinio en la forpelo de malriĉeco apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo.

Dividu