En la vivoplenaj signoj de Wuhan oni vidas la respondecon de Ĉinio

Xiong Publikigita: 2021-04-08 20:35:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Estas printempo. En Wuhan de Ĉinio sakuroj disfloras, ĉie ondas konfuza bruo de voĉoj, kaj noktaj lampoj buntas kaj brilas ĉe la Flavgrua Pavilono... ĉio tio vekas admirojn de eksterlandaj amaskomunikilistoj, ĉar la revigliĝo de Wuhan post nur unu jaro vere estas mirinda.

La 8an de aprilo 2020 Wuhan nuligis la blokadon de 76 tagoj, kaj de tiam la ekonomio kaj socio denove rekomenciĝis. Montriĝas la cifero rimarkinda: en la jaro 2020 Wuhan venkis la pandemion, kaj ĝia totala kvanto de ekonomio revenis inter la antaŭajn dek urbojn de Ĉinio kaj ĝia aldona valoro okupis ĉ. 40% de la malneta enlanda produkto de la tuta urbo.


En tiu ĉi jaro Wuhan rapide evoluis. Tio refoje pruvis, ke la tiama decido de Ĉinio “bloki urbon” estis prutenda kaj havis esencan signifon por malhelpi la disvastiĝon de la pandemio. Ĝuste kiel Richard Horton, ĉefredaktisto de la medicina gazeto The Lancet, diris: “Mi opinias, ke oni devas danki Ĉinion, kiu faris sian eblecon en la luktado kontraŭ la pandemio en Wuhan.”

En tiu ĉi jaro Wuhan fariĝis fenestro, tra kiu la mondo povis observi Ĉinion. El tio la mondo povis ne nur vidi, kiel Ĉinio efike kontrolis la pandemion kaj rekomencis laboradon kaj produktadon, sed ankaŭ rigardi, kiom da klopodoj Ĉinio dediĉis por la tutmonda batalado kontraŭ la pandemio kaj por la reprosperiĝo de la tutmonda ekonomio. La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke la kontribuo de Ĉinio en la internacia kunlaboro kontraŭ la malsano estas ne anstataŭigebla.

Lastatempe la Internacia Mona Fonduso publikigis “Raporto pri monda ekonomio perspektivo”, prognozante, ke la tuttergloba ekonomio kreskos je 6%, dum tiu de Ĉinio je 8,4%, kaj la du ciferoj pli altas ol ke oni prognozis antaŭe. El tio oni kredas, ke la internacia komunumo havas firman fidon pri la perspektivo de Ĉinio, kaj sendube, ke Ĉinio, kiu nun evoluas rapide, alportos al la mondo pli da ŝancoj komunume kundividitaj.

Dividu