Eksporti "usonstilan demokration" estas plej granda minaco al monda paco

Henggang Publikigita: 2021-04-13 16:24:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la situacio en orienta Ukrainio plu malboniĝis kaj la lando alfrontis minacon de grava milita konflikto. La influo de Usono povas esti supozita malantaŭ la aktualaj evoluoj, kiuj plurfoje kaŭzas agitadon sub la alivestiĝo de demokratio kaj endanĝerigas mondan pacon.

Laŭ freŝa raporto de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, preskaŭ ĉiuj usonaj prezidentoj post la Dua Mondmilito lanĉis militojn kontraŭ aliaj landoj aŭ enmikisiĝis en ili dum sia oficperiodo. Nekompleta statistiko montras, ke inter la fino de la Dua Mondmilito kaj 2001 Usono provokis entute 201 el la 248 armitaj konfliktoj en 153 regionoj de la mondo. Ĉi tiuj militoj mortigis ne nur multajn soldatojn, sed ankaŭ civilulojn, kaj kaŭzis perdon de posedaĵoj kaj fine grandajn humanecajn katastrofojn.

Por legitimi siajn agresemajn politikojn, Usono inventis la normojn pri "homaj rajtoj super suvereneco" kaj "humanitaraj intervenoj".

Por konservi sian hegemonion, Usono arbitre subpremas ĉi tiujn landojn de jaroj, kiuj ne volas akcepti la instituciajn ideojn de Usono. Tiel farante, ili aŭ rekte uzas perforton aŭ lanĉas "kolorajn revoluciojn" por realigi ŝanĝon de reĝimo en la trafitaj landoj.

La civila milito en Libio kaj la siria krizo eksplodis antaŭ pli ol dek jaroj. Kiel la mondo povis vidi, la tiel nomata "Araba Printempo" dominita de Usono ĉagrenis la landojn en Mezoriento kaj Nord-Afriko.

Sirio, iam konata kiel turisma celloko en Mezoriento kaj grava naftoprodukta lando, nun ĉefe produktas rifuĝintojn. Milionoj da familioj estis disŝiritaj kaj forlasis sian hejmon.

Dum la lastaj 20 jaroj soldatoj estis postenigitaj en Afganio nome de batalo kontraŭ terorismo. Sed anstataŭ elimini organizon Al-Kaida kaj la Talibanon, ili igis la afganan registaron pli pasiva, dum la regado de la talibanoj daŭre vastiĝis.

Estas ironie, ke ankaŭ Usono mem fariĝis viktimo de sia "eksportado de demokratio". Unuflanke, militoj kaŭzis la migradon de rifuĝintoj kaj la enfiltriĝon de teroristaj fortoj de iuj landoj en Eŭropon kaj Usonon, kio multe pliigis la sekurecajn riskojn sur iliaj teritorioj. Aliflanke, la kredindeco kaj influo de Usono suferis severajn malsukcesojn kun ĉiu agresa milito, kaj pro tio Usono nun estas mallaŭdata de la internacia komunumo.

La mondo povas klare vidi, kion faris la usonaj registaroj: Ilia eksportado ne estas demokratio, sed kaoso kaj milito.

Dividu