Rasismo en Usono estas humiligo kaj malobservo de homaj rajtoj

Henggang Publikigita: 2021-04-14 15:33:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usonaj indianoj, kiuj hodiaŭ vivas kiel duaklasaj civitanoj kaj kies rajtoj estas subtretataj, afrika usonano George Floyd estis mortigita de la blankaj policistoj, kaj la aziaj usonanoj suferas ripetajn humiligojn kaj atakojn. Ĉi tiuj pruvas, ke la tumoro de rasismo kreskas sovaĝe en Usono.

La raporto de universitato California montris, ke la totala nombro de kazoj de malama krimo en Usono en 2020 reduktiĝis je 7% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Tamen la nombro de malamaj krimoj kontraŭ aziaj usonanoj rapide kreskis je 149%. La retejo New York Times diras, "La aziaj usonanoj sentas sin tre solecaj dum disvastiĝo de la pandemio en Usono."

La rapida pliigo de malamaj krimoj kontraŭ aziaj usonanoj ŝajne havas rektan ligon kun la parolado de eksa usona prezidanto Donald Trump, en kiu li diris la "ĉinan viruson" kaj "kungfuan gripon". Tamen, Anne Anlin Cheng, profesoro en universitato Princeton, analizis, ke kelkaj vortoj de Trump ne povus estigi tiel vastan malamon, se ne estus longtempe sistema kaj kultura rasismo kontraŭ azidevenuloj en Usono.

Efektive, neniu el la usonaj etnaj minoritatoj povas sukcese eskapi el ĉi tiu fenomeno. Ekzemple, etnaj minoritatoj en Usono ricevis multe malpli da dozoj de la kronvirusa vakcino ol iliaj blankaj samurbanoj. Enketo de Kaiser Family Foundation en 41 ŝtatoj de Usono montris, ke ĝis la 6a de aprilo, 28% de blankuloj ricevis almenaŭ unu dozon da vakcino, sed la proporacioj de latindevenaj usonanoj kaj afrikaj usonanoj estas 16% kaj 17% respektive. La ĵurnalo USA Today dimanĉe raportis, ke Rochelle Walensky, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, rigardis rasismon kiel "seriozan minacon al publika sano".

Estas klare, ke rasismo en Usono estas vasta, sistema kaj kontinua ekzisto. La penso "blanka supereco" trapenetras ĉiun flankon de la usona socio, kaj la bazaj homaj rajtoj de etnaj minoritatoj estas tratataj. Tiuj usonaj politikistoj, kiuj pretendas esti "defendantojn de homaj rajtoj", ŝajnigante sin klopodantaj por solvado de la problemo de rasa diskriminacio, sed fakte ili havas nek la intencon nek la kapablon trakti ĉi tiun problemon enradikiĝintan en enlandaj politikoj, historiaj tradicioj kaj ideologioj. Iuj usonaj politikistoj eĉ malkaŝe instigas kaj fihelpas al rasa diskriminacio, kio egalas al humiligo kaj tretado de la moderna koncepto de homaj rajtoj.

Dividu