Fantomo de koloniismo ankoraŭ aktivas en Usono kaj Okcidento

Henggang Publikigita: 2021-04-15 13:19:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Iuj homoj povas pensi, ke sekve de kresko de la sendependa movado kaj nacia liberigo en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko post la Dua Mondmilito, koloniismo malaperis. Tamen pli multaj homoj havas malsamajn vidpunktojn.

La situacio en la nuna mondo donas klaran respondon al la demando. Kial la riĉaj landoj, kies populacioj okupas nur 16% de la monda loĝantaro, ricevis 60% de vakcino de la tuta mondo, kaj restis indiferencaj kun krucitaj brakoj pri malriĉaj evoluantaj landoj en Afriko?

Oni povas scii, ke multaj evoluintaj landoj riĉiĝis per kolonia rabado en la pasintaj jarcentoj. Ekzemple, Usono sisteme elpelis kaj mortigis indianojn por rabi teron kaj resursojn. Rezulte, la indiana loĝantaro reduktiĝis de kvin milionoj en fino de la 15a jarcento ĝis ĉirkaŭ 250 000 en la komenco de la 20a jarcento. Ĉu estas mirinde, ke granda okcidenta potenco, kiu faris la genocidan krimon, nun provas monopoligi esploron kaj produkton de vakcino, akapari vakcinon kaj rifuzi helpi evoluantajn landojn?

Hodiaŭ rasismo kaj ideo de "blanka supereco" profunde enradikiĝintaj en Usono estas ankaŭ realismaj derivaĵoj de koloniismo. La mondo estas ankoraŭ venenita de koloniisma penso. Iuj okcidentaj landoj enamiĝas al ĝi kaj klopodas por trudi sian volon al landoj aŭ regionoj, kiujn ili iam koloniigis, kaj intence provokas konflikton kaj maltrankvilon tie por protekti siajn proprajn interesojn kaj sian "memfidemon".

La honkonga demando ĝuste estas tia ekzemplo. De post kiam Honkongo revenis al la patrujo Ĉinio, ĉiuj rajtoj kaj devoj skribitaj en la Komuna Deklaro inter Ĉinio kaj Britio kaj promesitaj al la brita flanko plenumiĝis. Sed kiam Ĉinio aprobis la Leĝon pri Nacia Sekureco en Honkongo aŭ bonigis elektan sistemon en Honkongo, okcidentaj landoj kiel Britio ankoraŭ disvastigis absurdaĵojn kaj enmiksiĝos en la internan politikon de Ĉinio.

En tempo, kiam internaciaj rilatoj demokratiiĝas, tio vere similas al ĥimera revo, ke Usono kaj okcidentaj landoj plu tirani aliajn landojn kiel eksaj koloniiistoj pro sia "memfido".

Dividu