Malnova malbona kutimo de Onklo Sam “interveni en alilandajn aferojn” pli aŭ malpli baldaŭ estos rompita

Ĝoja Publikigita: 2021-04-16 16:24:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ usona mesaĝo, Usono kaj Irano planas rekomenci nerektan interparolon ĵaŭde en Vieno de Aŭstrio por savi interkonsenton pri irana nuklea problemo subskribitan en 2015. Merkrede irana plej alta gvidanto Ayatollah AliKhamenei klare diris, ke Usono devas unue nuligi punon kontraŭ Irano por reveni al la interkonsento.

Irano estas unu el viktimoj de la usona politiko de interveniismo. Profesoro de Universitato Harvard Joseph Nye montris en sia artikolo, ke en la lastaj pli ol 70 jaroj post la Dua Monda Milito Usono ĉiam plenumis la politikon de interveniismo. Por gardi sian absolutan hegemonion super la tuta mondo la politiko inkludas ĉiajn eblajn rimedojn, ekzemple militan invadon, prembaton per puno, instigon de tumulto…

Lastatempe proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova malkaŝe diris, "Usono atencas homajn rajtojn ne nur de iuj landoj, sed de la tuta mondo."

Eksplodigante militojn en Afganio, Irako, Libio kaj Sirio, planante la nomatan "Araban Printempon" en Azio kaj Afriko, reĝisorante "kolorajn reformojn" en landoj eŭropaj kaj aziaj kaj plenumante "longbrakan jurisdikcio" al Irano, Kubo, Venezuelo kaj Ĉinio, Usono etendis siajn manojn tre longe kaj faligis la mondon en tumulton.

Eĉ kiam disvastiĝas la kronvirusa epidemio en la mondo, Usono ankoraŭ foje kaj refoje faris unuflankajn sankciojn kontraŭ multaj landoj, kio serioze detruis unuiĝon de la mondo kontraŭ la epidemio kaj intensigis humanecan krizon.

Ne-interveni en alilandajn aferojn estas la baza principo de la Ĉarto de la UN kaj ankaŭ la vero akceptita de la internacia komunumo. Usona valoro ne estas internacia, nek la usona regularo estas internacia. Kaj la malnova malbona kutimo de Onklo Sam "interveni en alilandajn aferojn" pli aŭ malpli baldaŭ estos rompita!

Dividu