Traktado de klimatŝanĝiĝo ne devas esti geopolitika ĵetono

Jianping Publikigita: 2021-04-18 14:18:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Traktado de klimatŝanĝiĝo estas la komuna afero de la homaro. Ĝi ne devas esti geopolitika ĵetono, nek celtabulo por ataki aliajn landojn aŭ preteksto por komercaj barieroj.” Tio estas grava vidpunkto de ĉina prezidanto Xi Jinping en la lastatempa videa pintkunveno de la gvidantoj de Ĉinio, Francio kaj Germanio en respondo al la traktado de klimatŝanĝiĝo. La vidpunkto estas pripensiga kaj malkaŝeme montras la ĉefajn defiojn frontatajn de la homaro en la traktado de klimatŝanĝiĝo.

En la pasintaj kelkaj jaroj unuflankismo, politikigo de epidemia situacio kaj aliaj neraciaj praktikadoj alportis tro da kaoso kaj malfeliĉo al la mondo. Se la internacia komunumo, precipe la okcidentaj landoj, ne povas tiri lecionojn el tiaj movoj, traktante la klimatŝanĝiĝon, kiu rilatas al la daŭrigebla disvolviĝado de la homaro, tio alportos katastrofajn sekvojn.

Feliĉe gvidantoj de kelkaj grandaj landoj montris admirindan kuraĝon kaj strategian vizion. En la videa pintkunveno de la gvidantoj de Ĉinio, Francio kaj Germanio, ĉina prezidanto Xi Jinping, franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel unuanime esprimis sian promeson subteni multflankismon, plene efektivigi la Parizan Interkonsenton kaj kune konstrui justan kaj racian, kunlaboran kaj kungajnan internacian sistemon de klimata regado.

En septembro de la pasinta jaro Xi Jinping anoncis la ĉinan horaron de karbona zenito kaj karbona neŭtreco al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. En ĉi-foja videa pintkunveno kun la gvidantoj de Francio kaj Germanio, Xi diris, ke tio estos akra batalo por Ĉinio, emfazante, ke Ĉinio metos karbonan zeniton kaj karbonan neŭtrecon en sian ĝeneralan planon de nacia ekologia kaj civilizacia konstruado.

Dividu