Ĉu vere neŝanĝeblas la malnobla naturo de iuj japanaj politikistoj?

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-19 17:17:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kaj ekstreme militema kaj ekstreme milda, kaj ekstreme obeema kaj ekstreme abomena je subigateco, kaj ekstreme lojala kaj ekstreme ribelema...” Jen la analizado pri la japanaj nacia karaktero kaj kulturaj trajtoj fare de la usona antropologo Ruth Benedict en ties verko “La krizantemo kaj la glavo” en 1946. Hodiaŭ post 75 jaroj la malnobla manifestiĝo de iuj japanaj politikistoj refoje montris tiun grandegan kontraŭecon al la mondo.

La 16an de aprilo Usono kaj Japanio en ilia pintkunveno publikigis komunan deklaron kun la temo komune reagi al Ĉinio. La Orienta Ĉina Maro, la Suda Ĉina Maro, Tajvano, Honkongo, Xinjiang... tiuj diskuttemoj, kiuj koncernas la ĉinajn suverenecon kaj kernajn interesojn, ĉiuj estis menciitaj en la deklaro. En tio oni sentas, ke Japanio ja estas servisto kaj ŝakpeco de Usono. La japana tagĵurnalo Nihon Keizai Shimbun eligis veojn, ke Japanio, se bele parolate, “havas valoron esti utiligata”; se krude dirate, “povas esti uzata en iu ajn momento”.

Ne malmultaj miris: en la lastaj jaroj Japanio prezentis la volon plibonigi rilatojn kun Ĉinio, sed kial ĝi subite ŝanĝis tian inklinon? Certe ekzistis ekstera kialo, tio estas, alpremo el Usono, sed la ĉefa kialo devenis el Japanio mem. Japanaj politikistoj volas realigi siajn postulojn per la bridado de la ĉina strategio fare de Usono, kaj sekve meminiciate aliĝis al Usono.

Japanaj politikistoj devas kompreni, ke la problemo de Tajvano koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio; se Japanio, sekvante Usonon, defius Ĉinion ĉi-rilate, ĝi nepre ricevos severajn rebatojn.

La historio jam frue pruvis, ke lando, kiu ne vere tiris lecionojn, ne havos perspektivojn. Tiuj japanaj politikistoj, kiuj ludas duoblan ludon kaj sklave dependas de aliaj, nepre rikoltos amarajn sekvojn.

Dividu