Kial la mondo, dum 20 jaroj, pli kaj pli volas aŭskulti la voĉon el ĉi tiu urbeto ĉina?

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-20 17:49:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Preni Azion kiel relative malgrandan konsistigan parton de la tutmonda sistemo ĉefe gvidata de landoj ĉe Nord-Atlantiko - se tiu determino estis prava en 1990, do ĝi en 2021 ne plu estas preciza priskribo pri la distribuo de la ekonomiaj aktivecoj en la mondo.” Lastatempe, John Kemp, la merkata analizisto de la novaĵagentejo Reuters, verkis artikolon, dirante, ke iuj analizaj artikoloj el Eŭropo kaj Usono ne estas decaj rigardi Azion el malnova vidpunkto.

Jes, hodiaŭa Azio jam ne samas kiel antaŭe. Ĝia proporcio de la tutmonda ekonomio jam kreskis de malpli ol 30% en la komenco de la 90aj jaroj ĝis 41% en 2019. Samtempe kun tio, la influpovo kaj parolrajto de Azio en la mondo ankaŭ senĉese leviĝas. La Boao-Forumo por Azio, stariĝinta antaŭ 20 jaroj, bone vidatestis la tutan procezon de tio, ke Azio iam “volis elverŝi sian koron” kaj nun “estas atente aŭskultata”.

Boao estas malgranda urbo de Ĉinio en la sudo, fama pro tio, ke ĝi estas eterna konferencejo por ekonomia forumo en Azio. La ĉi-jara forumo komenciĝis en la 18a de aprilo. Ĝi estas la unua grandskala internacia konferenco nevirtuala en ĉi jaro, kaj en ĝi partoprenis pli ol 2 600 personoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj.

Kial la mondo pli kaj pli priatentas la voĉon el tiu ĉi malgranda urbo de Ĉinio?

La unua kialo estas serĉi konfidon. En la unua tago de la forumo la organizanto publikigis la raporton “Ekonomia perspektivo de Azio kaj ties procezo de integriĝo”, prognozante, ke la azia ekonomio de 2021 kreskos kaj la kreskproporcio espereble superos 6,5%.

Kaj samtempe, la mondo serĉas ankaŭ eblecojn de kunlaboro. Azio estas unu el la ekonomiaj regionoj plej aktivaj kaj potencialaj en la mondo. Reuters prognozis, ke ĝis la mezo de la 30aj jaroj de ĉi jarcento Azio estos pli ol duono de la tutmondaj ekonomiaj aktivecoj.

Dum tiuj ĉi 20 jaroj la pozicio de Azio ĉiam leviĝas en la monda ekonomio, kaj tio multe dankis al la leviĝo de Ĉinio. En la lastaj kelkdek jaroj la ĉina ekonomio rapide kreskis kaj fariĝis grava motoro de la azia disvolvado. Eĉ en la postpandemia epoko Ĉinio ankoraŭ estos “centro de azia reprosperiĝo.

Antaŭ 3 jaroj, en la Boao-Forumo por Azio, Ĉinio eligis la sonon konstante pligrandigi malfermon, kune krei la belan estontecon de Azio kaj la mondo. Hodiaŭ post 3 jaroj la mondo esperas, tra tiu grava fenestro, ricevi novan saĝon kaj novajn okazojn de Ĉinio por akceli la evoluon de Azio kaj la mondo.

Dividu