La japana registaro ne plu refaru al la historio malvirtaĵojn nepardoneblajn

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-21 11:11:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ellaso de akvo nuklee poluita estis vaste kritikita en kaj ekster Japanio, la japanaj aŭtoritatoj tamen ankoraŭ arbitre agas plu en la afero. Lastatempe iu japano pretendis, ke la normo de Ĉinio kaj Sud-Koreio pri la traktado de akvo nuklee poluita en nuklea centralo estas malpli alta, ol tiu de Japanio, kaj, el vidpunkto de “scienco”, la kritikoj de Ĉinio kaj Sud-Koreio estas senbazaj.

Tio estas vorta ludo ludata de Japanio, t.e. intence konfuzi la veron kaj la falson. Japanio intencis nei aŭ kaŝi la esencan fakton: en la nuklea centralo Fukushima iam okazis la plej altgrada nuklea akcidento, kaj en la poluita akvo estiĝis grandkvantaj radioaktivaj elementoj post la nuklea fisio. La kvalito de la akvo ellasita el nuklea centralo normale funkcianta entute diferencas de tiu de la akvo estigita en la nuklea akcidento, kaj sekve la antaŭa akvo eliĝas laŭ la internacia normo, do ĝi ne estas radioaktiva akvo.

Japanio ŝtele anstataŭigis koncepton per alia, rekte celante kaŝi la danĝeron de la nuklee poluita akvo en Fukushima kaj, kun sia tielnomata pravigo, ellasi la akvon en maron. Se la poluita akvo jam atingus la normon de trinkakvo, kial ĝi devus esti eligota en maron, anstataŭ esti enkondukota en la landan sistemon de trinkakvo? Kial tiuj, kiuj pretendis ke la nuklee poluita akvo estas nenociva, ne volis gustumi eĉ unu buŝeton da tia akvo?

La japana registaro ne plu refaru al la historio malvirtaĵojn nepardoneblajn! Pri la sufero, kiun Japanio faris al la aziaj najbaraj landoj dum la Dua Mondmilito, iuj japanoj ĝis nun ankoraŭ ne profunde sin ekzamenis; kaj nun, se la nuklee poluita akvo estus ellasota en maron, tio rezultigos eĉ pli grandajn suferon kaj influon, ol milito. Japanio devas refari sian eraran decidon. Kiel trakti la poluitan akvon de la nuklea centralo Fukushima, la kriterio estas nur: respondeci pri la estonteco de la homaro kaj pri la postaj generacioj.

Dividu