Kial Ĉinio pavimas tiun ĉi “sunplenan vojon” por la mondo?

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-22 18:18:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“‘Zono kaj Vojo’ estas sunplena vojo, sur kiu ni ĉiuj manĉemane iru antaŭen, sed ne ies privata vojeto.” La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping eldiris la esencon de “Zono kaj Vojo” per tiu komparo en la 20a de aprilo, kiam li faris ĉefteman paroladon en la malfermo de la jara kunveno de la Boao-Forumo por Azio 2021.

Kial Ĉinio pavimas tiun ĉi “sunplenan vojon” por la mondo? Tial ke ĝi povas asisti diversajn landojn reagi al la aktualaj defioj kaj liveri fortojn por krei pli belan estontecon. El tiu ĉi “sunplena vojo” la mondo vidas la saĝon de Ĉinio solvi “malfacilajn demandojn de la epoko”. En sia parolado Xi Jinping proponis krei la estontecon en kiu sin trovos kundivido, prospero, sekureco kaj respekto.

Post la konstruado de pli ol sep jaroj, sur “Zono kaj Vojo” la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tia estonteco. Aktuale, en luktado kontraŭ la pandemio kiu minacas la homaron, “Zono kaj Vojo” servas kiel “defendlinio kontraŭ la pandemio”. Dum la pandemio la ĉina-eŭropaj vartrajnoj transportis grandnombron da kontraŭpandemiaj materialoj al la laŭliniaj landoj, la ĉinaj vakcinoj senĉese estis kondukitaj al tiuj landoj por savi vivojn.

Kaj samtempe, “Zono kaj Vojo” prezentis sian grandan forton per kiu la laŭliniaj landoj povis ripari sian ekonomion. Influate de la pandemio, en 2020 la tutmondaj komerco kaj investo dronis en stagno, sed la komerco kaj investo de Ĉinio kaj landoj ĉe “Zono kaj Vojo” anstataŭe kreskis.

Des pli grave, ke en la komenco, kiam “Zono kaj Vojo” estis metita, ĝi ja celis al la futuro de la homaro. Verdaj konstrulaboroj, verda energio, verda financo... la verdo do fariĝas fono de la kune konstruata “Zono kaj Vojo”.

“Zono kaj Vojo” kvazaŭ estas pura fluo, kiu plifortigas la fidon de la mondo pri tutmondiĝo. En pli ol sep jaroj la propono pri “Zono kaj Vojo” estas ĉiam pli bonvenigata de la mondo. En sia parolado Xi Jinping diris: “La epoko en kiu ni restas estas plena kaj de defioj kaj de espero.”

Dividu