Politikaj manovroj de Aŭstralio estas malnoblaj kaj ridindaj

Xiong Linping Publikigita: 2021-04-23 12:23:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de aprilo la aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj deklaris disŝiri la memorandon kaj framan interkonsenton pri “Zono kaj Vojo”, subskribitajn de Ĉinio kun la registaro de la ŝtato Victoria, Aŭstralio, kaŭze de tio, ke “ili ne konformas al la diplomatiaj politikoj de Aŭstralio, nek utilas al niaj diplomatiaj rilatoj”. Tio estas plia politika prezentiĝo de iuj aŭstraliaj politikistoj, kun la celo ĝeni Ĉinion kaj incensi al Usono.

Lige al tio, ke la usona parlamento nun donas impulson al la efektiviĝo de la “Akto pri Strategia Konkurso 2021”, postulante ke la registaro de Biden adoptu la ĝeneralan politikon “strategia konkurso” kontraŭ Ĉinio, do el tio ne estas mirinde, ke tiaj politikaj manovroj de Aŭstralio estas malnoblaj kaj ridindaj.

Konsidere la internacian pozicion de Aŭstralio, tiu agado de Aŭstralio donas apenaŭan influon al la konstruado de “Zono kaj Vojo”, sed male nete nudigas al la mondo la duoblan vizaĝon de la aŭstraliaj politikistoj kun Scott Morrison kiel ĉefreprezentanto.

En la lastaj jaroj aŭstraliaj politikistoj tuje sekvis Usonon, malpermesante al la kompanio Huawei partopreni en 5G-konstruado, konkure farante la tielnomatan “sendependan enketadon” pri la origino de la nova kronviruso, kaj bruante pri problemoj de Honkongo kaj Xinjiang, sed aliflanke, ili prenis pozon por kunlabori kun Ĉinio. Ĝuste en la lasta tempo, aŭstralia komerca ministro diris en intima maniero: “Ĉiam eblas fari dialongon, kvankam malfacilan, inter bonaj amikoj.” Ĉu Aŭstralio nur per tia maniero disŝiri interkonsentojn faris dialogon kun “bona amiko”? Evidente, ke ili havas nenian sinceron plibonigi la rilatojn kun Ĉinio. En ilia koro troviĝas nur politika kalkulado.

Sendube, la politikaj manovroj de la aŭstralia registaro pri la temo “Zono kaj Vojo” damaĝos nur ĝiajn interesojn, precipe la bonon de la aŭstraliaj popolanoj. “Zono kaj Vojo” estas iniciato de ekonomia kunlaboro, kaj ĝi alportas al ĉiuj partoprenantoj realan bonon. Proparolanto de la registaro de la ŝtato Victoria asertis, ke en la rekonstruado post la kronvirusa pandemio la iniciato pri “Zono kaj Vojo” liveris al lokaj entreprenoj kaj civitanoj ŝancon de laborlokoj, kaj tio estas pli grava ol iam antaŭe.

La politikaj manovroj de iuj aŭstraliaj politikistoj ne povas influi la energian antaŭeniĝon de “Zono kaj Vojo”, sed nur detruos sian aŭstralian reputacion kaj lasos sin esti ridindaĵo en la rondoj de la internacia politiko.

Dividu