Necesas “vera plurflankismo” por trakti klimatan ŝanĝiĝon

Ĝoja Publikigita: 2021-04-24 16:40:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22-an de aprilo en Pekino per videoligo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de Gvidantoj pri Klimato. En sia parolado li iniciatis "komunan konstruon de komununo de vivo por la homo kaj la naturo" kaj elmetis multajn principojn kaj proponojn por la celo. Xi alvokis, ke diversaj landoj persistu en plurflankismo kaj komunaj sed diferencaj respondecoj. Tio aparte inspiras forte kaj reale al la homaro trakton de klimata ŝanĝiĝo.
En lastjara kunveno de la 75-a Ĝenerala Asembleo de UN Xi anoncis, ke Ĉinio klopodas por atingi kulminon de emisiado de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. La periodo promesita de Ĉinio de la kulmino ĝis la neŭtreco estas malpli longa ol tiu de evoluintaj landoj, kio postulas eksterordinaran penadon de Ĉinio.
Samtempe ankaŭ gvidantoj de Usono, Japanio kaj eŭropaj landoj sinsekve deklaris siajn celojn de redukto de emisiado. Ekzemple usona prezidento Joe Biden promesis, ke en 2030 usona emisiado de forcejaj gasoj malpliiĝos je 50% ĝis 52% kompare kun tiu en 2005. Similaj promesoj estas pozitivaj, tamen plej grava estas praktiko.
En la lastaj kelkaj jaroj zigzagis la monda procezo de trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj la baza kialo estas, ke Usono kaj aliaj okcidentaj potencoj rifuzis plenumon de siaj propraj devoj. Precipe la lasta usona registaro senbride plenumis solflankismon kaj sin retiris el la Pariza Interkonsento, kio grande malhelpis mondajn kunlaborojn. La nuna registaro de Biden revenis al la interkonsento, sed pri tio la mondo esprimis kaj bonvenon kaj singardemon. Multaj internaciaj analizistoj maltrankvilas pro tio, ke Usono celas denove regi trakton de klimata ŝanĝiĝo per la reveno al plurflankismo. Ekzemple la nova usona celo de redukto de emisiado inkludas la politikan konsideron, nome doni premon al Ĉinio por ke ĝi faru pli da cedoj.
Trakto de klimata ŝanĝiĝo ne estas geopolitika ludmarko, kaj "elekta plurflankismo" nek la vera plurflankismo. Xi alvokis, ke diversaj landoj persistu en la bazo de internacia leĝo, en la principo de justeco kaj egaleco, en la direkto de efika agado, protektu la internacian mekanismon kun UN kiel kerno kaj observu celojn kaj principojn de Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento. Tion devas observi la mondo en trakto de klimata ŝanĝiĝo. Kaj okcidentaj landoj ne devas starigi alian regulon.

Dividu