La principo de unu Ĉinio estas universale akceptita normo de internaciaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2021-04-25 18:39:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de aprilo, la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Usona Senato aprobis la "Strategian Konkurencan Leĝon de 2021". La 200-paĝa leĝo 50-foje menciis la tajvanan regionon, kaj publike deklaris, ke Usono devas regule vendi armilojn al Tajvano, subteni la partoprenon de Tajvano en internaciaj organizaĵoj, kaj eĉ pledis, ke Usono donu al Tajvano la tiel nomatan "egalan traktadon" kiel al la registaroj de aliaj landoj.

Usona Kongreso ludantas per fajro pri aferoj koncernantaj la ĉefajn interesojn de Ĉinio! Ĝi estas serioza provoko al la principo de unu Ĉinio! La ago malobservis la dispoziciojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikoj kaj malobservis la politikan devontigon de Usono al Ĉinio pri la tajvana problemo.

Estas nur unu Ĉinio en la mondo. La principo de unu Ĉinio estas universale rekonita normo de internaciaj rilatoj, kaj ĝi ankaŭ estas la ruĝa linio de Ĉinio. Pri la tajvana problemo, la ĉina registaro ne havas lokon por kompromiso.

Dividu