“Vakcina naciismo” englutas vivojn

Ĝoja Publikigita: 2021-04-26 20:08:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la kvar sinsekvaj tagoj hindaj tagaj novaj kazoj de kronvirusa malsano superis 300 mil. Mankas medikamentoj kaj vakcinoj, samtempe estas stakigitaj kadavroj en kadavrejoj kaj kremaciejoj. Amaso da hindoj devige bruligis restaĵojn de familianoj kaj parencoj ĉeloke. Tion priskribis la novaĵ-agentejo Reuters "infero de la mondo".

Pro pli kaj pli forta premo donita de la internacia komunumo, dimanĉe laŭ la loka tempo la usona registaro finfine publikigis deklaron doni kuracajn resursojn al Hindio, inkluzive de materialoj por produkto de vakcino. Tamen pri tiu ĉi malfrua deklaro de Usono, hindaj retanoj akuzis, ke usona ordono pri malpermeso de eksportado multe vundigis Hindion. Ili kritikis la usonan registaron pri prokrasto kaj ne havas simpation, kaj diris, ke “Hindio ne pardonos Usonon pri ĝia senkompateco, ĉar Hindio urĝe bezonas helpon.”

Estas komprenebla tiu ĉi indigno de hindaj retanoj. Aprile de 2020 la lasta usona registaro, laŭ la principo "Unuaeco de Usono" , komencis malpermeson de eksportado de materialoj por produkto de vakcino. Poste la registaro de Biden daŭrigis tion. Tial Hindio alfrontas la krizon de ĉesigo de produktado de vakcino.

Estas mokinde, ke antaŭ pli ol unu monato usona prezidento kunvenis kun gvidantoj de Hindio, Aŭstralio kaj Japanio, dirante, ke Usono volas monhelpi Hindion produkti vakcinon kaj distribui vakcinon al aliaj landoj. Sed la 22-an de aprilo per la kialo prioritatigi la vakcinadon de usonanoj la usona Ŝtata Departemento senkompate rifuzis la peton de Hindio pri nuligo de la malpermeso. 

Kvankam Hindio estas unu el la gravaj produktejoj de vakcino en la mondo, ĝis nun nur 8,6% de hindanoj ricevis almenaŭ unu dozon da vakcino. Estas pli malbona la situacio en subevoluintaj landoj. Kompare kun ilia stato la proporacio de Usono estas 41%, la proporacio de Britio 50% kaj la proporacio de Israelo 61%.

Pro la maljusta distribuo pli da popolanoj de malriĉaj landoj estis senprotektataj antaŭ viruso. Nome vakcina naciismo helpas al viruso "mortigi homojn".

Lastatempe epidemiologo de Medicina Lernejo de Harvard-Universitato Ingrid T. Katz kaj multaj aliaj medicinaj fakuloj publikigis artikolon en la periodaĵo the New England Journal of Medicine. Ili en la artikolo kritikas, ke vakcina naciismo estas "miopa, neefika kaj mortiga" kaj montras, ke la baza problemo de la nuna maljusta distribuo estas rigardi kuracajn varojn kiel komercaĵojn, sed ne kiel publikaĵojn.”

Dividu