20-jara milito en Afganio estas enkorpigo de usona intervenismon

Henggang Publikigita: 2021-04-27 22:32:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Komandanto de la usona armeo en Afganio lastatemoe diris, ke Usono kaj la NATO jam komencis retiri siajn trupojn el multaj militaj bazoj en tiu ĉi lando. Laŭ plano, ili finos la retiron antaŭ la 11a de septembro. Tio signifas, ke la milito, kiu daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn, iros al la fino, postlasante la vundintan azian landon.

Antaŭ 20 jaroj, Usono lanĉis la militon en Afganio en la nomo de batalo kontraŭ terorismo, kaŭzante severan humanecan katastrofon. Laŭ statistiko de la programo “Milita Kosto” farita de la usona universitato Boston, la milito en Afganio ekde 2001 mortigis ĉirkaŭ 241 000 homojn, inkluzive de 71 000 civiluloj. En eĉ la ĉefurbo Kabulo, la eksplodoj kaj teroristaj atakoj estis oftaj, kaj la lokanoj vivis sub malkvieto.

Morto ĉiam okzis, kio kaŭzis haltigon de socia disvolviĝo. Nun Afganio ankoraŭ estas unu el la plej subevoluintaj landoj. La donitaĵoj de la Azia Disvolva Banko montris, ke 54,5% de la loĝantaro en tiu ĉi lando vivas sub la malriĉa linio kaj 40,1% de la labortaŭgaj loĝantoj havas tagan enspezon de malpli ol 2 usonaj dolaroj.

Estas ironio, ke Talibano, kiel ĉefa celo de Usono en tiu ĉi milito, fariĝis pli kaj pli granda sub blokado el Usono kaj plej severa minaco al la afgana registaro subtenata de Usono. En la komenco de tiu ĉi jaro, la Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj de Usono konfesis, ke Talibano estas en sia plej potenca periodo depost kiam Usono eniris en Afganion.

Dum la 20 jaroj, Usono investis pli ol 2 duilionojn da usonaj dolaroj kaj oferis vivojn de pli ol 2 400 soldatoj, sed ĝi ne povis atingi la celon venki Talibanon. Nun la organizo plu disvolviĝis, kio pliigis necertecon al la estonteco de la lando. La rezulto markis absolutan malsukceson de Usono en la milito, pruvis neakordigeblecon de la “uson-stila demokratio”, kaj prezentis la negativajn resultojn de usona intervenismo. Se Afganio refoje fariĝus varmejo de terorismaj fortoj, tio sendube estus moko al la longperioda milito de Usono.

Dividu