Japana diplomatio al Ĉinio eniras eraran vojon

Ĝoja Publikigita: 2021-04-29 17:01:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde la japana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis la version 2021 de Diplomatia Blua Libro. En la libro la japana registaro troigis konflikton inter Ĉinio kaj Japanio pri la Diaoyu-insulo, elmetis demandojn de la Ĉina Suda Maro, Honkongo kaj Xinjiang, sensaciigis la tiel nomatan ĉinan minacon, kaj ekonomie nomis la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio "unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj". La serioza apartigo de politiko kaj ekonomio elstarigis grandan kontraŭstaron de ĉinaj politikoj pri Ĉinio. Pro tio la japana diplomatio al Ĉinio ne estas daŭripova kaj urĝe necesas ŝanĝo de ĝiaj politikoj pri Ĉinio.

Nuna japana ĉefministro Suga Yoshihide estas veterano sur la japana politika scenejo kaj rigardata politikisto kun stabila agstilo. Tamen la kabineto de Suga Yoshihide faris eksterordinarajn funkciojn, ekzemple dialogon de "plurflanka mekanismo" kun Usono, Hindio kaj Aŭstralio en marto, "interparolo du plus du" de Usono kaj Japanio en marto, komuna deklaracio de gvidantoj de Usono kaj Japanio en la mezo de aprilo kaj la nuna Diplomatia Blua Libro. Aparte lia publika “zorgo” pri la situacio de la tajvana markolo montras, ke li jam severe trapasis ruĝlinion de la rilatoj kun Ĉinio.

La ŝanĝo de japana diplomatia starpunkto fontas en ne nur alianco inter Usono kaj Japanio sed ankaŭ realaj faktoroj. Septembre de 2020 la kabineto de Suga Yoshihide enoficiĝis, sed la prestiĝo ĉiam estas bona. Januare japanaj amaskomunikiloj eĉ komencis diskuton pri kandidatoj al la sekva ĉefministro pro nekapabla traktado de la epidemio kaj malprospera ekonomio.

Kaj la usona nova registaro rigardas Ĉinion kiel "sian plej grandan rivalon" kaj plenumas la diplomatian politikon malhelpi Ĉinion kune kun aliancanoj. Kio donis esperon al Suga Yoshihide. laŭ lia politika kalkulo, stari ĉe Usono kaj doni premon al Ĉinio ne nur fortigos malfortikan diplomation, sed ankaŭ malstreĉigi premon de reelektiĝo.
Sed kio estas la realo? Ĝis nun ekonomie Japanio serioze dependas de la ĉina merkato, eĉ pli striktaj aliancaj rilatoj kun Usono ne povas grandigi ĝiajn interesojn ekonomiajn. Tio estas la kialo, ke en la Diplomatia Blua Libro Japanio ankoraŭ difinis la rilatojn kun Ĉinio kiel "unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj."

Estas klare, ke Japanio staras kontraŭ Ĉinio politike kaj dependas de Ĉinio ekonomie, kio formas gigantan kontraŭstaron. Kiam la japana registaro sensaciigas tiel nomatan "ĉinan minacon", neeviteble ĝiaj komercoj kaj investoj al Ĉinio estos ege influitaj.

Japanio devas konscii, ke kiel najbaro de Ĉinio ĝi serĉas malproksime interesojn, kiuj troviĝas proksime, kaj plenumas oportunismon al kaj Ĉinio kaj Usono. Tio ne alportos bonaĵojn al naciaj interesoj krom montri sian mankon de strategio. La hodiaŭa Japanio urĝe bezonas iri el diplomatia erara vojo kaj denove ekzameni siajn rilatojn kun Ĉinio.

Dividu