Ĉina kosmostacio fariĝos “komuna hejmo” de homaro en ekstera spaco

Ĝoja Publikigita: 2021-04-30 16:19:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je la 11-a horo de la 29-a de aprilo, ĵaŭde, Ĉinio sukcese ĵetis kernan kajuton de kosmostacio Tianhe en planitan orbiton per portoraketo Changzheng-5 Yao-B. Tio markas ĉiuflankan disvolvon de enorbitaj kunmeto kaj konstruado de ĉina kosmostacio kaj havas apartan signifon.

En 1992 Ĉinio difinis la disvolvan strategion pri ĉina homporta kosmo de “tri paŝoj”, nome, sekure sendi kaj revenigi homojn de la spaco, posedi kernajn teknikojn por konstrui kosmostacion, kaj "konstrui veran kosmostacion kaj solvi uzadon de relative grandskala kosmostacio, pri kiu homoj longtempe zorgas.". Kaj la sukcesa pafo de la kerna kajuto de kosmostacio Tianhe ĝuste estas la ŝlosila ĉenero sur la tria paŝo.

La atingo estas malfacile akirita. Antaŭe Ĉinio estis ekskluzivita de "klubo" de internaciaj kosmostacioj, gvidata de Usono. Ankaŭ okcidentaj politikistoj, kiuj rigardis ĉinan disvolviĝon tra "koloraj okulvitroj" kaj kosmon kiel ĉefbatalkampon de estontaj militoj kaj militpreperaj konkursoj, kaj ili prenis striktajn antaŭzorgojn kontraŭ Ĉinio sur la kampo de kosmaj teknikoj.

Sed ne haltis ĉina spaco. Male Ĉinio per sendependa novigo akiris serion da atingoj. Kaj ĉifoje Ĉinio marŝis per la grava paŝo sur konstruado de konstanta kosmostacio. Tio same gravas por la mondo, ĉar internaciaj kosmostacioj, funkciintaj dekojn da jarojn, probable finos laborperiodon de 2024 ĝis 2028, tiam ĉina kosmostacio probable fariĝos la ununura homara kosmostacio en la spaco.

Iuj okcidentaj landoj organizis ferman "grupeton", sed Ĉinio agas malsame. Persistante en la principo de paca utiligo, egaleco, reciproka utilo kaj komuna disvolvo, Ĉinio klopodas por konstrui sian kosmostacion en malferman platformon de scienc-teknika kunlaboro kaj interŝanĝo por la internacia komunumo.

Ĉina kosmostacio estas la unua tia projekto, kiu estas malferma antaŭ ĉiuj membrolandoj de la UN. Jam finiĝis elekto de unuaj programoj de spacaj sciencaj eksperimentoj en ĉina kosmostacio, farita de Ĉinio kaj la UN. Elektiĝis 9 programoj el 23 entoj de 17 landoj, kaj nun ili estas plenumataj.

En 1967 Traktato pri Ekstera Spaca solene deklaris, ke esploro kaj utiligo de la ekstera spaco estas la komuna afero de la tuta homaro kaj devas profitigi la tutan homaron. La ĉina malfermo de kosmostacia kunlaboro vigle efektivigas la spiriton de la internacia traktato kaj la ideon de konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Estonte en la mondo ekzistos malferma, vigloplena nova platformo de internacia kosmokunlaboro, kaj ĝi fariĝos la vera "komuna hejmo" de la homaro en la ekstera spaco.

Dividu