Post cent-taga regado la registaro de Biden ankoraŭ miskomprenas Ĉinion

Ĝoja Publikigita: 2021-04-30 16:30:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede en la 100-a tago de sia regado usona prezidento Joe Biden donis prelegon en Kongreso. Parolante pri la rilatoj kun Ĉinio li esprimis fortan sintenon, atakis Ĉinion "plenumi maljustan komercan politikon", kaj deklaris, ke Usono "tenos potencan militan ekziston en la Hinda-Pacifika Regiono", kaj "persistos en la devo defendi homajn rajtojn kaj liberecon."

Homoj vidis en la cent-taga regado, ke fortiĝis “kontraŭstaro” kaj la registaro de Biden kaj daŭrigis kaj reordigis politikojn de la antaŭa registaro. Daŭris la strategia celo formita de Vaŝingtono, nome malhelpi Ĉinion, kaj daŭris plu la erara vojo de antagonismo de ideologio, instigita de politikistoj kiel Mike Pompeo. Estas reordigitaj metodoj kaj manieroj kontraŭ Ĉinio. Tion elstare enkorpigis redeklari la plurflankisman sloganon, sed fakte logi aliancanojn por ĉirkaŭsieĝi Ĉinion.
Kvankam ŝanĝiĝis la reganto de la Blanka Domo, tamen Vaŝingtono ankoraŭ vagis en erara vojo pri kono al Ĉinio, ne akceptis ĉinan disvolviĝon kaj potenciĝon, erare opiniis, ke Ĉinio celus superi Usonon, renversi la mondan ordon gvidatan de la okcidento, senbride disvastigis tiel nomatan "ĉinan minacon", tatamis antagonismon de ideologio kaj ne hezitis tiri la mondon en “novan malvarman militon”. Estas sendube, ke la strategia misjuĝo estas danĝera kaj por Usono kaj por la mondo.
Graham Allison, profesoro de Universitato Harvard, diris, ke Usono kaj Ĉinio estas rivaloj, sed bezonas trovi kunlaboran spacon en klimata ŝanĝiĝo, monda batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kaj aliaj kampoj. La celo de Ĉinio estas ne superi Usonon, sed esti pli bona kaj doni pli bonan vivon al ĝia popolo, kaj ĝia neniam intencis defii aŭ anstataŭi iun. Kaj la urĝa afero de Vaŝingtono estas bremsi eskaladon de kontraŭstaro kaj reveno al la orbito de bona konkuro kaj kunlaboro kun Ĉinio.

Dividu