Nekuracebla malsano de usona rasismo fontas en historia geno

Ĝoja Publikigita: 2021-04-30 19:19:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe oni juĝis, ke fondiĝis la akuzo al blanka policano Derek Chauvin, kiu estas suspektita en mortigo de juna negro George Floyd. Tiam en multaj lokoj de Usono aperis denove perfortaj leĝplenumoj de policanoj kontraŭ afrikodevenuloj. Laŭ statistiko de la retejo Mapping Police Violence, en la lasta unu jaro usona polico pafmortigis 1 127 homojn, inter ili triobliĝis la probablo mortigi afrikodevenulojn ol la probablo mortigi blankulojn. Raporto de la retejo de publika brodkasta radio en Iowa diris, ke en Iowa malliberigitaj afrikodevenuloj estis 11-oble pli multaj ol blankuloj. Ĵurnalo The Miami Herald komentis, "en nia lando kriminala justica sistemo estas decidita de monujo kaj haŭtkoloro."

La novkronvirusa epidemio en la lasta jaro pli malkaŝe malkovris rasan kontraŭstaron de Usono. Raporto de laborgrupo de fakuloj pri problemoj de afrikodevenuloj de Homrajta Konsilio de la UN montris, ke kvantoj de infektitoj kaj mortintoj pro la kronvirusa malsano klare enkorpigis rasan diferencon, kaj la kvanto de infektitaj afrikodevenuloj estas trioble pli granda ol tiu de blankuloj kaj la kvanto de mortintaj afrikodevenuloj estas duoble pli granda ol tiu de blankuloj. Laŭ brita ĵurnalo Financial Times "nenio ol vivo kaj morto en la epidemio povas pli klare montri la diferencon de haŭtkoloroj en Usono."

La penso de ekskluzivo kaj malamiko al eksterlandanoj fontas kaj en la historia vejno, ke blankuloj estas superaj, kaj en tio, ke iuj usonaj politikistoj faris paroladojn provoki rasismon. Speciala raportisto de la UN pri moderna formalismo kaj rasismo Tendayi Achiume montris, ke politikistoj de koncernaj landoj faris publikajn kaj aludajn paroladojn malamikajn al eksterlandanoj, uzis nomon kun kaŝita intenco por nomi novan kronviruson, kaj tiu ĉi rilato de aparta viruso kun iu lando aŭ iu nacio estas tute nerespondeca kaj maltrankviliga.

La historio estas spegulo. Rasismo kaŭzis rasan diskriminacion, rasan neegalecon, rasan moleston kaj aliajn nekuraceblajn malsanojn, kiuj penetris la usonan historion kaj profunde brulstampis historian genon. Ili estas historiaj makuloj neforviŝeblaj de Usono, kiu reklamis sin “lumturo” de homaj rajtoj kaj demokratio.

Dividu