Ĉapelo de “aroganteco” tre taŭgas por Usono

Pluveta Publikigita: 2021-05-04 14:26:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2an de majo laŭ la loka tempo usona ŝtatsekretario Antony Blinken diris dum intervjuo kun raportistoj, ke aroganta Ĉinio celas fariĝi gvidanta lando en la mondo. Tiu parolo de Blinken nur celas emfazis “minacon” de Ĉinio, disigi la mondon kun Ĉinio kaj kontentigi la bezonon de usona elektado.

Verŝajne laŭ la opinio de Usono, la disvolviĝo de aliaj landoj signifas “arogantecon”, sed estas tre justa la deviga diplomatio de Usono. Tia praktiko de duobla normo fare de Usono malkaŝis densan hegemoniismon de Usono. Estas tre ridinde, ke en la intervjuo Blinken diris, ke Usono ne celas ataki Ĉinion, sed protekti tiel nomatan internacian ordon.

Fakte Usono ne povas difini la mondon. La principoj de Usono ne signifas la principojn de la mondo. De dekoj da jaroj Usono klarigis siajn principojn per efektivaj agoj, t.e., aroganta deviga diplomatio, inkluzive de perforta minaco, politika izolado, ekonomiaj sankcioj, teknikaj blokadoj kaj tiel plu.

Ĉiuj suverenaj landoj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, havas egalan pozicion laŭ internacia leĝo. Neniu volas estis devigita. Antaŭnelonge germana ĉefministro Angela Merkel klare diris en gazetara konferenco de la pintakunveno de la EU, ke Eŭropo devas havi sian propran politikon pri Ĉinio.

Ĉiuj jam klare vidis, kiu vere estas aroganta kaj vane provas domini la mondon. La disvolviĝo de Ĉinio celas havigi bonan vivon al sia popolo, sed ne fariĝi la gvidanto de la mondo. Tio akiris vastan agnoskon de la internacia komunumo. Tiuj usonaj politikistoj, kiuj sin dediĉas al deviga diplomatio, efektive metas Usonon sur la vojon de dekadenco.

Dividu