Usono vundita de si mem per intervenismo obstinas en eraro

Pluveta Publikigita: 2021-05-05 15:59:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 3an de majo usona ŝtatsekretario Antony Blinken ĉeestis al la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo de Sep. Kiel oni atendis, Blinken tute ne kaŝis la intencon ataki Ĉinion kaj Rusion kune kun siaj aliancanoj. Tio okaze de la 100a tago de Biden kiel prezidento evidentigis la diplomatian strategion de Usono.

Unuflanke, Usono fojfoje montris amikecon al eŭropaj aliancanoj, esperante, ke ili ludu gravan rolon en subpremado kontraŭ Ĉinio. Aliflanke, ĝi rapidigis integriĝon de tutmondaj strategiaj resursoj. Antaŭ nelonge Blinke klare diris, ke Usono sin liberigas el Afganio kaj direktiĝos al Ĉinio. Sekve de eltiriĝo de la lasta amaso da usonaj soldatoj el Afganio jam komenciĝis la ŝanĝiĝo.

Usono plene suferis de la 20-jara milito en Afganio, kiun ĝi mem lanĉis, tamen ĝi ankoraŭ ne vekiĝis de tio.

Historio estas spegulo. Kelkdekjara baraktado de Usono en Mezoriento havigis al ĝi malbonan rezulton. Estas tre granda risko, ke Usono intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Lastatempe usona eksa ŝtatsekretario Henry Alfred Kissinger avertis, ke la streĉeco inter Usono kaj Ĉinio estas plaj granda problemo por Usono kaj eĉ por la mondo. Se Usono ne povus solvi la problemon, la risko tuŝos la tutan mondon. Usonaj politikistoj devas pripensi, ĉu Usono povus elporti la malbonan rezulton de intervenismo?

Dividu