Vigla konsumado dum ferioj de Internacia Laborfesto pruvas gravecon de ĉina merkato

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-06 21:21:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Enlande 230 milionoj da homoj turismis, turismaj enspezoj estis 113,23 miliardoj da juanoj. La du ciferoj kreskis respektive je 119,7% kaj je 138,1% kompare kun tiuj de la sama periodo de 2020. La tutlandaj enspezoj el filmaj biletejoj superis 1,6 miliardojn da juanoj, kio kreis novan rekordon; nur en la antaŭaj 4 tagoj de la festo la transakcia kvanto de UnionPay atingis 1 500 miliardojn da juanoj, kreskinte je 5,3% kompare kun tiu de la sama dumtempo de 2020... Dum la ferioj de la Internacia Laborfesto, ĵus pasintaj, la fajra vigleco de la ĉina merkato mirigis la mondon.

La novaĵagentejo Bloomberg raportis: “Ĉu enlandaj aviadilaj biletoj, ĉu plezurejaj biletoj, jam antaŭ la alveno de la Internacia Laborfesto, ĉiuj elĉerpiĝis, kaj tio pruvis, ke la reprosperiĝo de Ĉinio post la pandemio rapidiĝas.” Prezentisto de la rusa televidstacio 1TV.RU diris, ke dum la ferioj de la festo alvenis rekorda homfluo, homoj nun povas libere vojaĝi. Kaj la hispana ĵurnalo ABC asertis, ke reapero de homa amasiĝo refleksas la efikan kontroladon de Ĉinio pri la pandemio, kaj Ĉinio nun plenumas sian planon de vakcinado.

La prosperaj aspektoj dum la festaj ferioj ne nur ekzamenis la efikon de pandemikontrolado de Ĉinio, sed ankaŭ montris la konstantan reprosperiĝon de la ĉina konsuma merkato. Kial okazis tiel? Tial ke la ĉina registaro alprenis politikojn akceli enlandan konsumadon, ke la enspezoj de loĝantoj altiĝis, kaj ke la konsuma medio daŭre pliboniĝis.

“Ni lasu la ĉinan merkaton iĝi monda merkato, kiu estu dividita de ĉiuj” - tio estas la promeso de Ĉinio al la mondo. Dum la festaj ferioj la mondo refoje vidis la plenumon de la promeso fare de Ĉinio.

Ĉinio daŭrigos tian agadon. Ekzemple, de la 7a ĝis la 10 de majo la Unua Ĉina Internacia Foiro por Konsumaĵoj okazos en la provinco Hainan. La ĉina registaro plenumas per praktikaj agoj sian promeson “lasi la ĉinan merkaton iĝi monda merkato”. En la ĉina merkato kaŝiĝas ebloj, por ilin atingi kaj por serĉi supermezuran merkaton necesas nur bona “ŝlosilo”.

Dividu